kaj riprocxoj!" respondis la
malrespekta Princo; kaj, kiam sxi subite malaperis antaux liaj okuloj,
laux sia miriga kutimo, li komencis jxeti librojn al la kapo de sia
instruisto, grave gxenante la malfelicxan homon, kiu opiniis, ke lia
sorto estas tre malbonsxanca, kaj volis, ke li povus esti hakisto en la
regxa arbaro, aux io ajn, prefere ol tio, kio li estas.
Post kiam li jxetis la tutan aron da libroj, kaj post kiam la
tabulvisxiloj, la kretajxoj, kaj la montrabastono ilin sekvis, la Princo
sxovis la manojn en la posxojn kaj, fajfante melodion, kiun li estis
auxdinta de iu gurdo, senzorge iris al la fenestro. Precize tiam liaj
dekdu junaj fratinoj estis duope venantaj en la korton, post la matena
promeno kun la guvernistinoj. La Princinoj estis tiel bonaj, kiel la
Princo estis malbona, kaj certe ne povus esti pli bela vidajxo, ol la
dekdu regxaj knabinetoj, pasxetantaj tiel gxuste kaj dece. Cxiu havis
verdeveluran manteleton, puran pajlan cxapon, kaj verdan frangxhavan
sunombreleton; cxiu elmontris beletajn flavajn duongantojn kaj afablan
rideton, kaj cxiu havis rozkoloran vizagxon, kaj okulojn similajn al
belebluaj globetoj. Estis do tre maldece, ke Princo Vanc' tiel lauxte
ekkriis "Bo!", ke cxiu Princino eksaltetis unu plenan futon supren de la
tero, kaj la guvernistinoj vere almetis la manojn al la koroj. Tio tamen
multe gxojigis la Princon kaj, post la malapero de la fratinoj, li
ankoraux fajfante staris apud la fenestro, havante la manojn en la
posxoj kaj malbonan grimacon sur la vizagxo.
"Via Princa Mosxto," humile komencis la instruisto, "via Princa Mosxto
vere ne devas meti viajn princajn manojn en la princajn pantalonposxojn,
nek fajfi tiun abomenindan melodion. Se la Regxina Mosxto vin auxdus,
sxi certe senkapigus min."
"Kial mi devus zorgi pri tio?" sengxene demandis la Princo; kaj precize
je tiu momento, li ekvidis la Bluan Sorcxiston malsupre envenantan la
korton.
CXAPITRO II
Kion ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorcxisto, neniu iam nomus lin
belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj
kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la busxo; kaj cxiuj
partoj, hararo, hauxto, dentoj kaj vestajxoj, estis tiel bluaj kiel
sennuba cxielo en Junio. Li ankaux havis kutimon fortege skui la kapon,
laux tre konfuzanta maniero, gxin tiregante maldekstren kaj dekstren,
kiel ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazaux la
tuta apudajxo apartenus
|