uonhoron nur rigardacxante, nek penante movi muskolon, nek movigxante
for de la segxo. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en similaj
cirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego,--kiel iu ajn povos
vidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos tion,
kio antauxe okazis.
Per "la komenco" mi aludas la naskigxon de Princo Vanc'; je kiu okazo la
potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo sxi
certe ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, sxi insiste
postulis, ke sxia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu la
instruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el cxiuj) ke li,
Princo Vanc', la sola filo de la gepatroj, kaj sola heredonto de la
regno, nepre lernu obei. Cetere sxi trankvile diris al la baptofilo, ke,
se li sxin ne obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; cxar
lerni li devos, per metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj.
Cxio cxi sxajnis al Vanc' tre malagrabla kaj maljusta speco de parolo;
kaj oni povas imagi, ke gxi ne pliigis lian amon al la baptopatrino. La
rilatoj inter ili pli kaj pli malbonigxis, gxis Vanc' farigxis forta
belkreska knabo cxirkauxe dektrijara, kiam unu tagon venis la Blua
Sorcxisto al la palaco.
Tiumatene estis okazinta inter Vanc' kaj la baptopatrino serioza
malpaco. Sxi subite sin montris cxe la lernocxambro, tute neatendita,
laux sia malagrabla kutimo; kaj kompreneble tio okazis precize dum la
momento, kiam la Princo estis frapanta (sen boksgantoj) la orelojn de
sia instruisto pro tio, ke la kompatinda maljunulo petis, ke li lernu la
limojn de la regno, kiu baldaux estos lia proprajxo.
"Vi vidos la limojn, preterirante ilin cxiujn piede," la feino malafable
diris. "Kreskante vi farigxas mallaborema, egoisma, kaj malobeema; vi
hontigas vian baptopatrinon, kaj malhonoras vian familion. Kredeble vi
baldaux kunigxos kun la Blua Sorcxisto mem!"
"Jes, mi faros tion," obstine diris la Princo; cxar, kvankam li vere
neniam antauxe auxdis pri la Blua Sorcxisto, li estus dirinta ion ajn en
tiu momento, por turmenti la baptopatrinon,-- "certe, mi faros tion. Mi
volus lin vidi. Mi esperas, ke li venos gxuste hodiaux!"
"Kaj pri mi, vi malbona knabo!" ankoraux pli kolere diris Kopeto, vigle
frapante la plankon per sia bastono, "mi promesas, ke vi suficxe deziros
min, antaux ol vi min trovos; kaj malgxojo faros vin pli sagxa, antaux
kiam vi revidos mian vizagxon."
"Nemulte mi sopiros al vi, kun viaj admonoj
|