orpo vivas,
kaj estas pendigita per rimeno, kiu cxirkauxas la korpon sub la brakoj.
Sxajne la pendado neniel gxenis la viron, kiu aspektis tute trankvila
kaj serena. Alia viro staris sur renversita sitelo, kaj blovis per
blovilo en la busxon de la pendigito.
"Kion vi faras?" scivoleme demandis Vanc', haltante apud li.
"Nu," respondis la blovanto, "tiu cxi homo estas tro mallaborema por
stari, pro tio ni devis lin pendigi; kaj li estas tro mallaborema por
spiri por si mem, tial li cxiutage pagas al mi kvar pencojn, por ke mi
spirigu lin per la blovilo."
"Mi vidis supre, apud la rivero, viron kiu estis tro mallaborema por
mangxi," diris Vanc'. "Mi opiniis ke li estas suficxe sentauxga, sed
certe cxi tiu estas la plej mallaborema homo vivanta."
"Se vi opinias tion," respondis la blovanto, "vi devus vidi lian kuzon
Gobo, kiu logxas unu mejlon pli malsupre, rektalinie lauxlonge de la
rivero."
Je tiu momento, Vanc' ekpensis, ke la mallumo estas proksima, kaj li
denove ekvojiris. La viro, kiu havis la blovilon, saltetis de la sitelo
kaj avide postkuris. Li havis naivan mienon kun granda ransimila busxo.
"La tuta familio gxin havas," li rauxke flustris al la Princo.
"Havas kion?"
"Mallaboremecon. Atendu gxis vi vidos Gobon!"
Sed li tiam rimarkis, ke Loto farigxas purpura je la vizagxo kaj
malforta, pro manko de spirajxo; li do rapide rekuris al la sitelo, kaj
denove komencis energie blovi por la cxiutaga kvarpenco.
"Flankedirante," demandis Vanc', haltante, "cxu vi scias kie logxas la
Fragokolora Sorcxisto?"
"Li scias," respondis la blovanto, "sed vi ne povas venigi el li la
sciigon. Li estas tro mallaborema por paroli; tial estas senutile vin
gxeni pro tio."
Ekgxemante pro laceco kaj enuo, la regxa vojiranto sin turnis kaj
dauxrigis sian marsxadon. Je la krepusko li atingis malgrandan vilagxon,
plivere grupon de kadukaj dometoj, kaj tuj fraponte sur la pordo de unu
el ili, por peti rifugxejon, li vidis procesion venantan trans la
kampoj. Estis aro da viroj kun flagrantaj torcxoj, kelkaj kun piocxoj
kaj fosiloj, kaj en la mezo sin montris portilo, sur kiu kusxis viro kun
la okuloj largxe malfermitaj kaj fikse rigardantaj antauxen.
"Kio estas cxio cxi?" demandis la Princo al viro, kiu sxajnis posedi ian
auxtoritaton inter la kunularo.
"Ni estas enterigontaj Gobon," respondis la viro.
"Sed li ankoraux ne estas senviva," ekkriis Vanc', tre konsternita.
"Estas vere," diris la viro per ordinara vo
|