li lernis, inter aliaj lecionoj,
la lecionon pri pacienco; tial li nek bruegis nek kriis; sed, enirante
la palacon, li eksidis en loko, de kiu li povis vidi la grandan
horlogxon, kaj pacience atendis la noktomezon.
Tamen li estis tiel lacega, ke li ne povis teni la okulojn malfermitaj,
kaj li baldaux dormis profunde. Fine la kato lin tusxis sur la sxultro,
tiel pikante lin per la ungopintoj, ke li subite eksaltis.
"Vekigxu!" kriis la kato, "post sep minutoj la dekdua horo sonos."
"Cxu vere? Cxu mi dormis?" demandis la Princo, frotante la okulojn.
"Tiel sxajnas," respondis la kato. "Kial vi lasis la korteganaron
enfermita en la skatolo?"
"Por diri la veron," konfesis la Princo, "mi timis, ke ili eble
cxirkauxkuros sur la planko en la mallumo, kaj--iu eble mangxos ilin
erare."
"Nu," respondis la kato, rugxigxante, (se kato _povas_ rugxigxi,) "eble
vi estas prava. Oni neniam povas scii tion, kio eble okazos. Nun jam
estas preskaux la dekdua, kaj ni devas rapidi. Elkuru sur la terason kaj
rigardu, cxu la pavino demetis ovon. Se jes, alportu gxin al mi; sed
rapidu!"
Frotante la dormon for de la okuloj, la Princo rapidiris por obei. Li
efektive trovis ovon, kaj rekurante al la palaco, li jxus atingis la
cxambregon, kiam la horlogxo eksonigis la dekduan horon.
"Krevigu gxin precize tra la mezo, kaj faru tion per tri frapoj,"
ordonis la kato.
La Princo obeis, kaj el la fragmentoj de la sxelo, precize kiam cxesis
la lasta horfrapo, elpasxis la Feino Kopeto, _energia_, fresxa, vigla,
de kapo gxis piedo, kvazaux sxi estus jxus kreita, kaj tute ne kvazaux
sxi estus trovinta mallargxa aux kunpremanta sian logxejon en la ovo.
Per rapida flirteto sxi ekskuis sian jupon, malpeze saltetis de la
tablo, kaj per sia bastoneto frapetis la Princon sur la kapo.
"Nu!" sxi akre diris, "kio pri la Blua Sorcxisto? Cxu vi lin tiom
sxatas, kiom vi antauxe supozis?"
"Mi ne scias," balbutis la kompatinda Princo, multe surprizita de la
subita apero de la baptopatrino. "Cxu mi diris, ke mi lin sxatas? Mi
forgesis--mi volas diri: mi tute _ne_ sxatas lin, se vi volas,
Baptopatrino."
"Ho!" mokeme ekkriis la maljunulino. "Cxu vere? Tamen, se mi gxuste
memoras, antauxnelonge vi efektive sopiris pri vizito de li. Nu do, kio
pri la giganto de Bogarru kaj la Komikulo, ambaux intimaj amikoj miaj?
Cxu vi sxatis ilin, he? Cxu vi trovis ilin spritaj kaj agrablaj? Cxu ili
respektege kondutis kontraux vi, cxar vi estas reala, vivanta
prin
|