"Mi forestis longan tempon," provdiris la Princo.
"Estas eble," respondis la kato; "tamen la tagoj cxi tie pasis suficxe
rapide. Ni ne malgrasigxis dum via foresto."
"Tio estas vera," iom honteme konsentis la Princo, kaj li rapide
sxangxis la paroltemon. "Kie cxiuj estas?"
"Senkapigitaj," mallonge respondis la alia; "tio estas, cxiuj esceptinte
la Regxon."
"Cxu vi volas diri Generalon Bopi?" demandis Vanc'; "vi scias ke mi
havas en mia skatolo la veran Regxon."
"Ne cxikanu!" akre respondis la kato. "Oni ekkonas regxon per liaj agoj.
Se vi estus vidinta, kiamaniere li senkapigis homojn, dekstre kaj
maldekstre, mi opinias, ke vi nomus lin iom pli ol generalo. La
malmultaj, kiuj ankoraux vivas, jam rapidis for de la palaco, kaj en la
arbaro sin kasxas."
"Kie do estas la Gen--la Regxo mem?" maltrankvile demandis Vanc'.
"Ho!" nezorge respondis la kato; "li estas apuda."
"Kie?" demandis Vanc'.
"Cxi tie," respondis la kato.
"Mi lin ne vidas," diris la Princo, kun ektremo, cxiuflanke
okulsercxante.
"Cxu ne?" diris la kato; "tio estas cxar vi ne povas travidi min."
"Kiel strange vi parolas, kato!" ekkriis Vanc'. "Mi ne scias kion vi
volas diri."
"Nu," respondis la kato, "vi memoras tiujn amuzajn bombonojn?"
"Jes," murmuretis la Princo, honteme rugxigxanta.
"Unu ruligxis sub la sofon," penseme diris la kato.
"Jes," respondis Vanc'; "mi rememoras, ke unu falis, kaj ke mi ne povis
gxin trovi."
"Post kiam mi ricevis la telegramon de la Fragokolora Sorcxisto," diris
la kato, "mi elrulis la bombonon mezcxambren. Gxi estis bela bombono,
kaj la Regxo envenante vidis gxin, kaj tuj gxin englutis."
"Nu," ekscitite kriis la Princo, "kio poste?"
La kato elpusxis sian langon, kaj lekis la lipojn. "Li estis tre mola,"
gxi diris.
"Vi lin mangxis?" senspire demandis Vanc'.
La kato trankvile balancis la kapon; kaj gxiaj vangharoj kuntirigxis pro
la memoro de gxia mangxado.
"La patro, do," gxoje kriis la Princo, "denove estas la Regxo; aux li
estos, kiam li suficxe grandigxos. Vi diras, ke vi ricevis de la
Fragokolora Sorcxisto telegramon. Diru al mi, kara kato, ho diru al mi,
kion li diris."
"Ne povos gxis la noktomezo," diris la kato; "alie la sorcxprocedo ne
funkcios, kaj cxio malprosperos."
CXAPITRO XIX
Se tio okazus antaux ol li forlasis la hejmon, la Princo piedfrapus, kaj
grandan bruegon farus, cxar li devas ecx unu minuton atendi ion
deziritan; sed, dum la longa marsxado,
|