inco avide atendis, esperante ke oni sciigos
al li la sorcxagon.
Sed la Sorcxisto sxajne ne volis paroli. Iom li fajfis; kaj poste,
eltirinte sxnureton el la posxo, komencis ludi per gxi sur siaj longaj
fragokoloraj fingroj.
"Mi sendis telegramon al la regxa kato," li anoncis. "Iru tra tiu blanka
kradpordo, kaj vi atingos la sxoseon. Gxi estas la suda limo de
Gajlando. Via vojo estas rekta. Je la sunsubiro vi cxeestos la kastelon.
La kato cxion scias."
CXAPITRO XVIII
La Princo dankis al la Sorcxisto, kvankam ne tre fervore; cxar li ne
plene kredis, ke la Sorcxisto telegrafis al la kato; kaj ecx se tio
estus vera, Vanc' antauxe tiel gxenis kaj turmentis tiun kompatindan
beston, ke li iom hontis, nun petonte de gxi favoron. Tamen li
antauxeniris laux la vojo dirita, trapasis la blankan pordeton, kaj gaje
marsxis sur la sxoseo. Li ja iom timis la malican Generalon Bopi; sed,
spite siaj duboj, li sentis iom da fido al la Fragokolora Sorcxisto, kaj
li intencis esti tre singardema alproksimigxante al la palaco.
Kiel la Sorcxisto promesis, je la sunsubiro la juna Princo trovis la
finon de sia longa marsxado, kaj ekvidis la karan familian hejmon, en
kiu li naskigxis kaj cxiam vivadis, gxis kiam liaj propraj malbonfaroj
lin forigis. Al la lama kaj lacega Princo tre bele aspektis la velurecaj
terasoj, la helblua lago, la marmoraj statuoj, briletantaj fontanoj,
belegaj floroj, flirtantaj filikoj kaj ombra arbaro; kaj antaux cxio, la
vasta ora palaco mem, kaj la brilantaj turetoj, spegulantaj la radiojn
de la subiranta suno. Pro gxojo la Princo vere povus plori.
Mire kvieta sxajnis la tuta cxirkauxajxo. Sur la lago dormis la blankaj
cignoj, kaj la pavoj staris sur la teraso similaj al juvelricxaj
figuroj. Timeme cxirkauxrigardante, por sercxi postsignojn de la malbona
Generalo, la Princo senbrue trairis la arbetaron, gxis li sin trovis tre
proksima al la cxefa enirejo de la palaco. Ankoraux neniaj postsignoj de
la malvera regxo. La regxa kato, pli grasglata ol kiam la Princo gxin
turmentadis, sidis sola sur la perono, serene sin lekanta.
"Efektive vi pli bone farus elvenante," gxi diris, "kaj ne plu restante
post tiu migdalarbo; cxar mi tre facile vin vidas."
Auxdinte tion, la Princo elpasxis, ankoraux zorgeme cxirkauxrigardante,
kaj demetis la skatolon sur la sxtuparon.
"Kara kato," li gxentile diris, "kiel vi fartas?"
"Ho, ho!" iom malafable respondis la ratkaptisto. "Kara kato! Kiel
kortusxante!"
|