FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
stas tute negravaj; kaj li tial malfermis la skatolon, kaj elmontris siajn malgrandajn parencojn, dum la kampuloj kriridis pro la gestoj kaj gracimovoj de la hometoj, kaj al ili donacis cxiuspecajn kuketojn, fruktojn kaj bombonojn, por vidi ilin mangxi. La Kortega Pastro aparte amuzis la terkulturistojn, cxar li ekkaptis la solan sukermigdalon, kaj tuj forkuris en angulon, sekvata de la tuta hometaro, cxiuj malpacantaj kaj disputantaj kiel eble plej maldece. Cxi tiu vidajxo tiel placxis al la kamparanoj, ke ili donis al Vanc' multe da bonaj argxentmoneroj; pro kio, li fine povis acxeti por si matenmangxon, kvankam vi povas certigxi, ke li ne acxetis gxin de la maljunulino, kiu antauxe lin mokis. Kiam li jam finis sian mangxadon, sidante sur la herbo antaux budo, kie oni vendis kokpastecxojn, li levigxis kaj gxentile demandis la kamparanojn pri la vojo al la domo de la Komikulo. "Malproksima estas la domo," ili kriis, "sed la Komikulo estas cxi tie cxe la Foiro, se vi nur povos trovi lin. Oni ne cxiam povas lin trovi." "Tiu cxi estas la Komikulo," kriis gxoja vocxo. "Tiu cxi estas mi. Jen mi estas. Kial vi ne kaptas min?" CXAPITRO XIII Vanc' ekrigardis kaj vidis, saltetantan kaj cxirkauxdancantan malantaux proksima budo, grasan hometon verde vestitan, kaj supersxutitan per flirtantaj rubandoj kaj tintantaj sonoriletoj. Li sxajnis tiel viva kaj gaja, ke unuavide la Princo estis tute cxarmita; sed baldaux li pensis ke lia aspekto estas pli agrabla ol lia konduto; cxar la Komikulo volis halti nek por paroli nek por auxskulti, sed kuradis kaj saltetadis cxirkauxe, kaj sin kasxadis post budoj kaj grupoj da kamparanoj tiamaniere, ke Vanc' malesperis, iam ajn ekscii de li: kie logxas la Fragokolora Sorcxisto. "Mi volas kun vi paroli, se placxas al vi," kriis la Princo. "Estas io, kion mi devas al vi diri, vere mi devas." "Do min kaptu!" ekkriis la Komikulo. "Sekvu min. Kurcxasu min. Hupla! Jen vi vidas min, jen vi ne vidas. Hura, pro mi kaj miaj kruroj!" For rapidiris la Komikulo, kaj for kuregis la kolera Princo, lin sekvanta. Sed Vanc' baldaux sciigxis, ke tute malutile estas peni tiel rapidirantan kuranton ekkapti; tial li haltis, varmega, senspira kaj laca, dum cxiuj kampuloj mantenis la flankojn por ne krevi pro ridado, kaj kriis: "Hura, pro la Komikulo!" "Cxu vi cedas?" demandis la Komikulo, kiam Vanc' sin sidigis apud sia skatolo kaj visxis la frunton varmegan. "Kompreneble jes," malafabl
PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:
Komikulo
 

Princo

 

demandis

 

paroli

 

kamparanoj

 

baldaux

 
kampuloj
 

cxirkauxe

 

sxajnis

 

kuradis


saltetadis

 

tiamaniere

 

hometon

 

malesperis

 
sonoriletoj
 

auxskulti

 

grupoj

 

kasxadis

 

supersxutitan

 

aspekto


agrabla
 

tintantaj

 

rubandoj

 
flirtantaj
 
pensis
 

cxarmita

 

unuavide

 

konduto

 

vestitan

 

senspira


varmega

 

mantenis

 

flankojn

 

haltis

 

ekkapti

 

malutile

 

sciigxis

 
rapidirantan
 

kuranton

 

ridado


varmegan

 

frunton

 
Kompreneble
 
malafabl
 

visxis

 

skatolo

 
sidigis
 

sekvanta

 
placxas
 

grasan