xi ekgxemis. "Cxu vi neniam auxdis la
onidiron: 'estas suficxe malvarme por ke la vosto de latuna simio
forglaciigxu'?[1] Mi estas la latuna simio. Oni parolas pri mi; oni
parolas pri mia vosto."
[Piednoto 1: Popoldiro en Usono, aludante pri nekutime malvarmega
vetero. --Tradukinto.]
"Sed ankoraux neniam estis suficxe malvarme por forglaciigi la voston,"
konsoleme diris la Princo.
"Ne," plendeme respondis la simio; "sed konstante mi timas ke estos, kaj
tio estas egale malbona. Ho, kia mondo estas cxi tiu!"
Dirinte tion, la simio ekploris pli malgxoje ol antauxe, kaj la Princo
trifoje ekternis fortege.
"Jen!" malgaje ekkriis la simio. "Nun vi malvarmumas, cxar mi estas tiel
malseka pro la plorado."
"Ho, ne zorgu pri tio," gxentile respondis Vanc'. "Efektive gxi ne estas
grava. Bona terno estas vere refresxiga."
"Tio min rememorigas," diris la simio, "ke mi estas sendita por diri, ke
vi reiru; cxi tiu ne estas la vojo."
"Ne la--" komencis la Princo, sxajne konfuzita.
"Vojo," finigxis la simio, refoje ekplorante. "Al la Fragokolora
Sorcxisto, vi scias. Farante cxirkauxiron, vi jxus revenis preskaux al
la kastelo de Bogarru, kie logxas la giganto. La Komikulo vin erarigis."
"Min erarigis?" ripetis la kompatinda Princo, nun tute malesperanta.
"Jes," diris la simio, "kiel sxerco, vi scias. Ho, mia belega, latuna
vosto! Kia mondo estas cxi tiu!"
"Jen la plej malbona kaj malicega sxerco el cxiuj!" ekkriis la Princo.
Li timtremis pensante pri la proksimeco de la kastelo de tiu terura
grandegulo; kaj tiam li rememoris la lacigantajn mejlojn, kiujn li
piediris tiun tagon sub la brulanta suno; pripensante cxi tiujn aferojn
li povus volonte ploregi, se la simio ne estus jam farinta suficxe
grandan lageton de larmoj, kaj Vanc' ne volis kauxzi superakvegon.
"Vi devos reiri laux la sama vojo," diris la simio, elpremante la
larmojn el la posxtuko. "Vi bezonos pli longan tempon ol antauxe, cxar
nun estas nokto. Je la tagigxo vi ekvidos tri blankajn betulojn en
fojnokampo; tiam transgrimpu la brancxobarilon kaj iru laux vico da
grandaj, blankaj sxtonoj, gxis vi alvenos al verda sxtupsxajna
transirejo; post tio la vojo kondukas rekte al la pordo de la
Fragokolora Sorcxisto. Vi ne povos gxin maltrafi."
"Se tio estas vera," diris la Princo, "mi dankas vin milfoje. Sed, cxu
vi estas tute certa, ke tio ne estas alia sxerco?"
"Ho, mia artikigita latuna korpo!" malgaje ekkriis la simio. "Cxu mi
similas sxe
|