FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
, ke li vin maltordu." "Ho, ne grave!" gaje respondis la Torditulo. "Pri la monero, mi mem devos trovi tion; kaj pri mia kurbeco, ciklono gxin faris, kaj ciklono gxin devos malfari. Tio ne gxenas min. Mi ne min sentas tiel senkomforta, kiel mi sxajnas." Denove dankante la bonkoran vireton pro la mangxo kaj la bona konsilo, Vanc' gxoje ekiris tra la betularbaro, pensante ke lia penplena migrado vere baldaux finigxos. La birdoj kantis, la rivereto apud li gaje babiletis, kaj la vento alportis dolcxajn odorojn de mil floroj. Je la sunsubiro la Princo forlasis la arbaron, kaj eniris malgrandan verdan ebenajxon, kie la herbo sxajne estis veluro sub liaj piedoj, kaj briletanta fontano plauxdis meze de amaso da floroj. Cxi tie Vanc' ekvidis kuriozan palerugxan dometon, kiu similis vastan fragon; kaj antaux la pordo sidis, ageme trikanta, strangaspekta individuo, tute palerugxa, ecx je la haroj, kaj vestita per robo kaj pinthava cxapelo samkoloraj. Fine la Fragokolora Sorcxisto estis trovita. CXAPITRO XVII Bonege estis, ke la Torditulo avertis la Princon, ke li ne parolu unue; alie li certe estus tion farinta, cxar la Fragokolora Sorcxisto vere ne sxajnis komunikema persono. Li ja levis la okulojn kiam Vanc' demetis sian skatolon; sed li diris nenion, kaj fermante la okulojn li silente dauxrigis la trikadon. Vanc' kelkatempe staris sur unu piedo, poste sur la alia. Li kalkulis la blankajn kolombojn starantajn sur la pinta tegmento, kaj rigardis maljunan etulinon, kiu kolektis kreskajxojn en malgranda gxardeno apud la domo; tamen li zorgeme sin detenis de la parolo. Fine lia pacienco ricevis rekompencon: la Sorcxisto malfermis la okulojn kaj parolis. "La tialo," li tre malrapide diris, "kial kolbaso ne povas marsxi estas: cxar gxi ne havas krurojn. Tion vi povas kompreni, cxu ne?" "Ho, certe!" gxentile respondis la Princo. Tre zorgema li estis, por ke li ne kolerigu la Sorcxiston. "Nu, do," respondis la Sorcxisto, "ne sxajnigu, ke vi ne povas." Denove la Sorcxisto iom da tempo silente trikadis; poste li refoje parolis. "La tialo," li diris serioze, "kial cxevalo ne havas rostron estas: cxar gxi ne estas elefanto. Cxu vi povas vidi la signifon de tio?" "Jes, via--," "Regxa Mosxto," la Princo estis dironta, pro sia avida deziro paroli gxentile; sed li gxustatempe sxangxis la parolon, kaj afable diris: "Jes, via Sorcxista Mosxto." Tio sxajne placxis al la Sorcxisto, cxar li trifoje klinis la kap
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:
Sorcxisto
 

Princo

 

respondis

 

okulojn

 

gxentile

 

silente

 
Fragokolora
 

sxajne

 

parolis

 

floroj


Denove

 

ciklono

 

Torditulo

 

Mosxto

 
klinis
 

rigardis

 

tegmento

 

blankajn

 

kolombojn

 

starantajn


maljunan
 

etulinon

 

gxardeno

 
malgranda
 
kolektis
 

kreskajxojn

 

kalkulis

 

Sorcxista

 

dauxrigis

 

demetis


placxis

 

fermante

 

trikadon

 

kelkatempe

 

afable

 

skatolon

 

staris

 
zorgeme
 

trifoje

 

nenion


pacienco

 

Sorcxiston

 
sxajnigu
 
kolerigu
 

zorgema

 

signifon

 
rostron
 

elefanto

 
cxevalo
 

serioze