FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
dinara en cxi tiu regiono,--efektive, tre ordinara. Nur speco de mecxo; tiom kreskas tage, kiom forbrulas nokte. Antauxen! Mi ekkuros, kaj vi devos min kapti. Hura! Jen vi vidas min, kaj jen vi ne vidas!" Ho ve, pri la kompatinda Princo! Precipe estis "ne." Briletis kaj dancis antaux li la lumigilo, kiel _ignis fatuus_, kaj ofte tute perdigxis; dum la laca knabo, sxargxita per la peza skatolo, lauxeble postkuris, faletanta super sxtonoj kaj elstarantaj radikoj, plauxdiranta tra kotajxoj, kaj kontraux arbotrunkojn perforte kuranta, gxis subite, kiam li estis tute preta malesperante falkusxigxi, kaj permesi, ke la malagrabla kunulo kien ajn iru, li ektrovis la Komikulon sin apogantan kontraux kradpordo de kurioza dometo, gajege ridantan pri la kurado, al kiu li instigis la Princon. "Jen mi estas," diris la Komikulo. "Envenu! La edzino estas hejme, kaj sendube la vespermangxo estas tute preparita, escepte de la spicado. Cxiam mi mem spicas la mangxajxojn, cxar mi estas iom frandema." Tiel parolante, li antauxeniris en la domon, estinginte sian lumon kaj denove tordinte la nazon okforme. CXAPITRO XIV La cxambro, en kiu la Princo sin trovis, estis agrable hela, kaj oni jam preparis la vespermangxon. La edzino de la Komikulo sxajnis iom malgaja; kaj tio, laux la privata opinio de la Princo, tute ne estis stranga. Sxia aspekto estis iom nekutima kaj miriga, cxar la kapo estis tiel turnita sur sxia korpo, ke la vizagxo rigardis en tute malgxustan direkton. "Kurioza efekto, cxu ne?" demandis la Komikulo, rimarkante ke la Princo fikse rigardas la edzinon. "Mi gxin faris unu tagon kiel sxerco; kaj la plej bona sxerco estas: ke mi forgesis la necesan sorcxvorton por sxin rektigi." "Cxu sxi opinias ke gxi estas sxerco?" demandis la Princo. "Tion mi ne scias," indiferente respondis la Komikulo, "cxar mi neniam demandis; kaj pri gxi mi tute ne maltrankviligxas." "?eblatexc idis iv la soxcalp uxC," diris la virino, post kiam la Komikulo jam estis iom okupita pri la mangxajxoj. Konfuzite Vanc' atentigxis, sed sxajne tiu cxi parolo tute ne surprizis la Komikulon. [Ilustrajxo] "Depost sxia malrektigxo, sxia babilado cxiam eligxas returnite," li klarigis rikanante. "Sed sidigxu! La mangxo estas preparita." Ili cxiuj sidigxis. La malfelicxa virino rigardis la muron malantauxan, kaj tial sxi iom mallerte disdonis la supon. Tamen tio estis negrava, kaj Vanc' estis tro malsatega por esti skrupulema. La
PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:
Komikulo
 

Princo

 

demandis

 

sxerco

 

Komikulon

 

kontraux

 
virino
 

rigardis

 

preparita

 

edzino


disdonis

 

efekto

 

Kurioza

 

malgxustan

 
direkton
 

mallerte

 

edzinon

 

rigardas

 

rimarkante

 

malantauxan


negrava
 

vizagxo

 

privata

 
opinio
 
malgaja
 

sxajnis

 

skrupulema

 

preparis

 

vespermangxon

 

stranga


malsatega

 

turnita

 

aspekto

 

nekutima

 

miriga

 

Konfuzite

 

sidigxu

 
atentigxis
 

mangxajxoj

 

okupita


soxcalp

 

mangxo

 
sxajne
 
parolo
 

eligxas

 

returnite

 
klarigis
 

babilado

 
surprizis
 

Ilustrajxo