FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
e respondis la Princo. "Mi opinias ke vi devus honti. Kial do vi volas tiel agi?" "Tute por la posta amuzado," diris la Komikulo. Nun, cxar tiu cxi fine haltis, la Princo ekvidis, ke lia nazo montras strangan kaj kuriozan formon. Gxi ne nur estis grandega kaj verdkolora, sed gxi finigxis per longa kaj maldika tubeto, iom simila al peco da makaronio, kaj aux por ornamo aux por oportuneco, gxi estis tordita simile al okcifero. "Tute por la posta amuzado," rediris la Komikulo. "Nu," diris la Princo, "laux mia opinio, tio unue ne povas esti granda amuzado por plenkreskulo, kiel estas vi, kaj gxi certe ne povas esti ia ajn amuzado poste." "Ho," respondis la Komikulo, "tio nur estas kurioza diro mia, vi scias. Efektive gxi signifas nenion. Sed kion de mi vi deziras?" "Iu amiko mia, meduzo," komencis la Princo, "konsilis ke mi demandu de vi: kiel mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston?" "Pu!" kriis la Komikulo, rapide turnante sin sur la sxupintoj, "tion mi ne volas diri. Kial mi devus? Estas nenio amuza en tio. Sed atendu! Cxu la meduzo nenion diris krom tio? Cxu vi estas certa, ke gxi ne diris iom pli, ecx ne unu vorton?" "Nenion, kio signifas ion," Vanc' respondis. "Forlasinte min, gxi diris 'Flubalu!'" "Neeble," kriis la Komikulo, iom paligxanta. "Cxu vere? se jes, la afero, pro tio, montras alian aspekton, tre seriozan aspekton. Hejmenvenu kun mi, kaj morgaux mi forsendos vin sur la gxusta vojo. Rapidu! Cxar ni devos longan distancon iri, kaj malrekta estas la vojo." Sekvante la kondukantan Komikulon, la Princo sin trovis denove sur la sxoseo; laux kiu ili piediris gxis la lastaj horoj posttagmeze, kiam subite la vojo profundigxis en arbaron. "Iom atendu," diris la Komikulo, "mi devas ekbruligi la nazon." "Fari kion?" demandis la mirigita Princo. "Ekbruligi la nazon, stultulo!" respondis lia gvidanto. La Princo neniom plu diris, sed mirsilente rigardis, dum la Komikulo maltordis la okciferon cxe la pinto de la nazo, kaj forprenis malgrandan kupran kovrilon, kiu kovris la ekstremajxon. Poste li ekbruligis alumeton, kaj gxin almetis al la pinto de cxi tiu makaronisimila tubeto. Tuj sin montris lumo, grandan stelon similanta, kaj tiel vaste dissendis siajn flavajn radiojn, ke la malluma arbara vojeto farigxis tiel brila kiel la tago. "Pardonu, ke mi pri tio parolas," gxentile diris la Princo, "sed tiu estas strangaspeca nazo, kiun vi havas." "Tute ne," senzorge respondis la Komikulo; "tre or
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:
Komikulo
 

Princo

 

respondis

 

amuzado

 

nenion

 

aspekton

 
atendu
 

meduzo

 

signifas

 

montras


tubeto

 

stultulo

 

subite

 

gvidanto

 
posttagmeze
 

profundigxis

 

arbaron

 

demandis

 

ekbruligi

 

Ekbruligi


lastaj
 

mirigita

 

piediris

 
longan
 
senzorge
 

gxusta

 

Rapidu

 

distancon

 

denove

 

sxoseo


trovis

 

Komikulon

 

malrekta

 

Sekvante

 

kondukantan

 

mirsilente

 

farigxis

 
vojeto
 

montris

 

makaronisimila


almetis

 

grandan

 
flavajn
 
radiojn
 

malluma

 

dissendis

 
arbara
 

stelon

 
similanta
 

alumeton