niere io povus esti uzata kiel vestajxo aux ornamajxo.
"Mi havas ideon," sxi diris, subite ekstarante kaj alportante bobenon de
rozerugxa silkfadeno el sia kudrajxujo, kiu lasta havis amplekson de
granda vestkesto. "Oni rakontas pri sinjorinoj, kiuj surportas vivantajn
skarabojn, per etaj orcxenoj alligitajn al la brocxoj. Mi opinias ke mi
povas fari ion similan el cxi tiuj pupetoj."
"Sed, Sinjorino," konsternite petis Vanc', "sxajne vi ne komprenas, ke
cxi tiuj estas miaj propraj regxaj parenc--"
"Nu, vi silentu!" sxercete kriis la gigantedzino, "aux mi vin trempos en
tiun vaporplenan kaldronon, ecx sen unu ekflaro de kloroformo; kaj vi ne
povas imagi, kiel malagrabla vi tion trovus; vi vere ne povas."
Auxdinte tion, la Princo timtremis, kaj tre malforte diris:
"Bonvolu ne dolorigi ilin, kara Sinjorino Gigantino; tre sentemaj ili
estas."
"Mi ne dolorigos ilin," respondis la sinjorino, "almenaux nur suficxe
por ilin piedflirtigi. Ili sxajnas tiel amuzaj, kiam ili piedflirtas."
Parolante, sxi ligis pecetojn da silkfadeno cxirkaux la taliojn de la
geregxoj, kaj cxi tiujn pendigis de siaj oreloj, kiel infanoj kelkfoje
pendigas butonojn, kiam ili sxajnigas havi oreljuvelojn. Fiksinte la
strangajn ornamajxojn, sxi fabrikis kolcxenon el la princinoj kaj
korteganoj, kaj, gxin surmetinte, sxi admiris sin per la spegulo,
kvazaux sxi neniam cxesus. Tamen, post iom da tempo, sxi igxis tiel
dormema, ke sxi ne povis plu vidi, kaj ecx estis tro laca por balanci la
kapon kaj cxirkauxsvingi la geregxojn sur siaj oreloj. Sxi remetis la
novan juvelaron en la skatolon, kaj, ekprenante la Princon, sxi enmetis
lin en lignan birdkagxon pendantan je la muro.
"Agrable songxu," sxi gaje diris, kaj tiam sxi ankaux foriris por
kusxigxi.
CXAPITRO XI
Forlasite sola en la altependanta kagxo, la kompatinda Princo ja tute
malesperis. Nenian elvojon el siaj malfelicxajxoj li vidis, kaj li ne
povis ne plori, gxemante pri sia mizera sorto.
"Tiu malica Blua Sorcxisto estas kulpa pri cxio," li kriis; cxar ne
envenis en la penson, ke estis lia propra malbona konduto, kiu unue
venigis la Bluan Sorcxiston al la palaco.
Je tiu momento, dum pauxzo inter siaj plorgxemoj, la Princo ekauxdis
konatan moleplauxdantan sonon sur la sxtona planko sub la kagxo;
malsupren rigardante, li surprizita vidis sian antauxan kunulon, la
meduzon.
"Kiel vi fartas?" gxentile demandis la meduzo. "Mi supozas ke vi ne
estas tre felicxa min vidante.
|