"
"Ho jes, mi vere estas," ne tre gxentile kriis la Princo. "Nuntempe
vidante iun ajn, negrave kiun, mi estus felicxa. Kiamaniere vi pasis la
hundegojn?"
"Mi flugis," respondis la kreitajxo.
"Meduzoj ne povas flugi," diris la Princo; "tio do ne povas esti vera."
"Nu, mi do nagxis," respondis la meduzo; "kaj, se tio ne estas vera, gxi
estas malvera, mi supozas. Ecx vi povas vidi la sagxecon de tio, cxu ne?
Tamen, estante cxi tie, mi havas ion por sciigi al vi. Cxi tiu kastelo
estas en la teritorio Bogarru, kaj Bogarru staras cxe la okcidenta limo
de Gajlando, kiu--"
"Kiu ajn zorgas pri limoj?" interrompis la senpacienca Princo; "Cxu vi
havas nenion pli agrablan, pri kio paroli?"
"--venigas min al mia temo," trankvile dauxrigis la meduzo. "Kiam ajn mi
unuafoje vizitas ian lokon, mi povas efektivigi unu deziron. Cxi tiu
estas mia unua vizito en Bogarru. Nun la demando estas jena: Cxu mi
deziru ke la idolanoj de Gobs-Insulo estu konvertitaj, cxesu mangxi
siajn avinojn, kaj komencu surhavi vestojn, aux cxu mi deziru ke oni
liberigu vin kaj la korteganaron en la dauxro de katokulsigno?"
"Ho, la lasta, la lasta," kriis la Princo, tro ekscitita por paroli
korekte. "Kara, kompleza, bonkora meduzo, bonvole deziru ke mi eligxu el
tiu cxi loko terura, kaj vi povos cxien kuniri kun mi, se vi volos, kaj
mi neniam plu parolos malgxentile al vi, tiel longatempe kiel vi
vivados."
"Ha!" gxi respondis, "mi timis ke vi tiel elektos. Vi pli zorgas pri vi
mem, ol pri la Gobs-Insulanoj. Tio ne estas vere nobla, sed eble estas
natura. Nu, malfermu la busxon kaj fermu la okulojn."
La Princo obeis, kaj sur lia lango subite trovigxis tre maldolcxa gusto;
fajreroj dancis antaux la fermitaj okuloj, kaj li tuj sentis kontraux si
bloveton de fresxa malvarmeta aero.
"Malfermu la okulojn," diris la vocxo de la meduzo.
La Princo tion faris, kaj surprizite li sin trovis ekstere kaj la keston
apud si, sur libera kampvojo, dum steloj briletis super la kapo.
"Ho, kara, bonega meduzo!" li gxoje kriis; "kiel mi iam ajn povos vin
danki?"
"Sxajne vi amas min pli ol antauxe," sarkasme diris la meduzo. "Tamen mi
vin pardonas. Se vi volas trovi la Fragokoloran Sorcxiston, antauxeniru
rekte laux cxi tiu vojo, gxis kiam vi atingos la domon de la Komikulo.
Flubalu!"
Dirante tiun lastan misteran vorton, la meduzo malaperis.
"Kia domagxo!" diris la Princo; "mi neniam povos sciigi al gxi, kiel
forte mi bedauxras mian malgxentilecon. Mia
|