FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
>>  
n solan amikon mi perdis. Mi volus scii kion signifas 'flubalu'." Sed tio estis tiel malfacile solvebla problemo, ke fine Vanc' decidis gxin forlasi. Do, sxultriginte sian sxargxon, li vigle ekiris laux la sxoseo, ne kuragxante resti gxis la taglumo, pro timo ke la grandegulo vekigxos kaj, eltrovante la foreston de sia kaptito, sekvos lin kaj lin reportos al la terura kastelo de Bogarru. CXAPITRO XII La tutan nokton Princo Vanc' piediris sub la steloj kaj, ecx por enspiri, ne haltis gxis kiam li vidis la cxielon rugxigxantan pro la venonta sunlevigxo; tiam, transgrimpinte brancxobarilon, li kusxigxis per gxi sxirmita, kaj tuj ekdormis profunde. Kiam li vekigxis, la suno alte sin montris, kaj li ekauxdis grandan bruadon de sonoriloj, trumpoj kaj tamburoj, kvazaux li estus meze de ia festo. Frotante la okulojn, li levigxis, kaj eltrovis ke li ekdormis sur kampo, kiu nun estis gaja pro centoj da festantoj. Flagoj flirtadis super tendoj kaj budoj; muzikistaroj ludis; vitrofaristoj kaj jxonglistoj faradis siajn mirindajxojn; gaje vestitaj kamparanoj kantis, dancis kaj festenis; kaj plie sin montris cxiuspecaj spektakloj, balanciloj kaj karuseloj, suficxaj por kauxzi tutan kapturnigxon. La Princo estis tiel ravata, ke li ecx iom forgesis sian malsaton kaj lacecon, kaj cxirkauxiris de unu vidindajxo al alia, kriante "hura!", dum la jxonglistoj kaj sxnurdancistoj prezentis siajn kuriozajn kaj dangxerajn ludajxojn. Fine li alvenis al budo, kie maljunulino kuiris, en kaldrono super fajro, vaporigxantan viandsupon, kiu al la malsata Princo sxajnis eligi pli agrablan odoron ol ia ajn supo, kian li dum la tuta vivdauxro iam flaris. "Ha!" li avide ekkriis, "tiu odoras bonege, patrineto!" "Jes," respondis la maljunulino, "kaj vere gxi devus; cxar gxi enhavas bluajn kolombojn, belgrasan kokon, tri sovagxajn leporojn, kaj cxiun legomon kaj bongustan kreskajxon, kiu sin trovas en Gajlando. Cxu vi deziras plenpelvon?" "Certe, mi deziras! Kaj granda estu la pelvo!" diris la Princo, atendante dum la maljunulino plenigis lignan pelvon per la alloga boletajxo. "Jen!" sxi ekkriis, al li proponante gxin, "jen gxi estas; kaj suficxe bongusta por regxa princo, se oni permesos ke mi, kiu gxin faris, diru tion. Unu argxentmoneron, mia bela junulo, kaj gxi estos la via." "Sed," balbutis la Princo, per busxo malsekigxanta pro la bona odoro, "sed mi ne havas argxentmoneron. Se vi nur volos doni gxin je kredito, mi vin pa
PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
>>  



Top keywords:
Princo
 

maljunulino

 

argxentmoneron

 

montris

 

ekdormis

 

jxonglistoj

 
ekkriis
 

deziras

 

flaris

 

enhavas


bluajn

 

kolombojn

 

belgrasan

 

odoras

 
bonege
 

patrineto

 

respondis

 

agrablan

 

ludajxojn

 

alvenis


kuiris
 

dangxerajn

 

kuriozajn

 
vidindajxo
 
kriante
 

prezentis

 

sxnurdancistoj

 

kaldrono

 

vivdauxro

 

odoron


viandsupon

 

vaporigxantan

 

malsata

 

sxajnis

 

plenpelvon

 

junulo

 

princo

 
permesos
 

balbutis

 

kredito


malsekigxanta

 

bongusta

 
Gajlando
 
granda
 

trovas

 

kreskajxon

 
leporojn
 

sovagxajn

 
legomon
 

bongustan