FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   >>  
xis malfortaj kaj palaj, kaj sxajnis ke tre malmulte da forto al ili restis. Por ili la Princo rapide plenigis kelke da glaningoj el la klara, malvarma rivereto, kaj poste, ekprenante unu el la longaj grenspikoj, kiuj estis multnombraj, li rompis gxin kiel eble plej rapide. "Kruda tritiko," li diris, "kompreneble ne estas bongusta; tamen gxi almenaux malhelpos la malsat--" Surprizite li haltis, kaj tio ne estas mirinda; cxar, anstataux la atendita greno, la spiko estis plena de grandaj cxokoladaj bombonoj, cxiuj plej bongustaj; kiel la Princo, provante unu el ili, konstatis. Mirefrapita li malfermis alian spikon, kaj el gxi elfalis citronaj sukerajxoj; migdaloj plenigis trian, kaj kvara enhavis sukeritajn daktilojn. Unuvorte, la tuta mirinda kampo estis plena de sukerajxoj: kokosaj kukoj kaj makaronoj; kremfigoj, alteoj kaj gumbombonoj; migdalpastajxo, nuksa kando, sukeritaj semajxoj kaj glaciumaj fruktoj; verdire, oni ne povas ecx revi pri ia dolcxega sukerajxo, kiu ne estis trovata, fresxa kaj suficxega, en tiu cxarma kampo. Tre rapide la Princo metis kelke da belaj bombonoj sur la tablon en la pupdomo. La Regxo, tro malsata por zorgi pri gxentila konduto, trancxis per sia glavo, kaj gesinjoroj ekkaptis la detrancxajxojn per la manoj, kaj mangxis kiel malsateguloj. Unu vinbombono provizis al ili bonegan trinkajxon, kaj tiamaniere la korteganoj festenis tiel gaje, ke oni vidante ilin multe gxojus. Vi povas esti certa, ke Vanc', liverinte nutrajxon al la familio, ne okupis longan tempon provizante al si mem; kaj sensxeliginte grandan aron da bombonoj, li eksidis por trankvile gxui ilin, kiam li cxagrenate auxdis apud si la malsxatatan vocxon de la meduzo. "Unue nutru min!" kriis la kreitajxo; "mi ne havas manojn por kolekti bombonojn por mi mem. Unue nutru min! Ankaux mi malsatas!" Kompatinda Princo Vanc'! Li ja estis laca kaj varma kaj malsata, kaj li tute perdis la paciencon. "Iru do, kaj mangxu sen manoj!" li kolere kriis; kaj, ekprenante la senmuskolan ajxon, li nekonsidere forjxetis gxin inter la trunketojn en la grenkampo. Tamen li apenaux ekspiris libere, kaj jxus enmetis la dentojn en bonegan peceton da migdala sukerajxo, kiam revenis la meduzo, tute sendifekta kaj tiel gaja kiel antauxe. "Nu, kial vi bezonus agi tiamaniere?" demandis la kreitajxo; "tio ne povas amuzi vin, kaj gxi ne difektas min. Mi certe revenos, tiel ofte kiel vi min forjxetos; tial vi vidas ke tio tute ne utilas; kaj, se
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:
Princo
 

rapide

 

bombonoj

 

sukerajxo

 

mirinda

 

malsata

 
plenigis
 

kreitajxo

 

bonegan

 

tiamaniere


meduzo

 

sukerajxoj

 

ekprenante

 

vocxon

 
trankvile
 

malsxatatan

 

cxagrenate

 

auxdis

 

nutrajxon

 

vidante


gxojus
 

festenis

 

provizis

 
trinkajxon
 
korteganoj
 

provizante

 

sensxeliginte

 

grandan

 

tempon

 

longan


liverinte

 

familio

 

okupis

 

eksidis

 

antauxe

 

bezonus

 

sendifekta

 
revenis
 

enmetis

 

dentojn


peceton

 

migdala

 
demandis
 
forjxetos
 

utilas

 

revenos

 
difektas
 

libere

 
ekspiris
 

perdis