FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   49   50   >>  
, kaj de longatempe mi ne trovis tiajn." Auxdante cxi tion, la kompatinda Vanc', kiel oni povas supozi, tute malsanigxis pro timo; sed ne vidante ian vojon por forkuri, li fermis la busxon kaj vigle cxirkauxrigardis gxis, post iom da tempo, ili atingis la kastelon de la giganto. Gxi estis vasta griza konstruajxo, havanta ferbaritajn fenestrojn, kaj cxe la pordego tri hundojn, tiel grandegajn kaj tiel malbelegajn ke, nur auxdante pri ili, oni timtremus; tial mi nenion rakontos pri ili. Kvankam ili aspektis terurege, ili timis la giganton; kaj, je lia ordono, ili tre humile kusxigxis, kaj ecx ne subbojis kiam li preterpasxegis trans la korto kaj en la cxambregon de la kastelo. "Edzino!" kriis la grandegulo al virino, kiu staris sin admirante antaux granda spegulo cxe la fundo de la cxambro. "Edzino, venu vi cxi tien kaj vidu kion mi trovis." "Kion vi trovis?" sxi demandis, ne turnante sin for de la spegulo. "Cxu gxi estas io per kio oni povos sin vesti?" "Stultulino!" kriegis la giganto. "Cxu vi ne povas pensi pri io krom vestado, sinjorino? Ne, gxi estas multe pli bona ol io, per kio sinvesti; gxi estas io mangxebla. Rapidu, surmetu la poton." Auxdinte tion, la kompatinda Princo tute perdis la esperon, kaj li pensis ke lia fino jam alvenis. Sed la edzino emfaze anoncis, ke estas multe tro malfrue por kuiri ion novan por la vespermangxo, kaj ke la edzo atendu gxis la mateno. "Kio do estas por mangxi?" malkontente demandis la giganto, cxar li vere sopiris al la fresxa boletajxo, kiun li estus farinta el la Princo. "Nu," respondis la gigantino, "estas la marserpenta pastecxo, kiun mi revarmigis, kaj mi malfermis ujon da elefantkapoj kiel almangxajxo." "Do rapidu por alporti gxin," grumblegis la giganto, "aux nekuiritan mi englutos tiun cxi knabon en unu sekundo." Pro tio la gigantedzino, kiu estis neniel malbonkora virino, malgraux ke sxi tro gxuis belvesti sin, kaj estis iom fiera pri sia beleco (oni devas konfesi, ke estis multo pri kiu esti fiera, cxar sxi estis tiel alta kiel turo!), sxovis Vancon en angulon, por lin kasxi for de la edzo; kaj en la angulo Vanc' estis kontenta resti kasxita, dum la giganto forglutis grandegan vespermangxon, kaj trinkis tutan barelon da biero, kiun la edzino elprenis el vasta tinego en angulo de la cxambro. Fininte sian mangxadon kaj trinkadon, la grandegulo ordonis al la edzino, ke sxi zorgu pri la knabo, por ke li estu en senriska loko konservata dum la nokto; poste
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   49   50   >>  



Top keywords:
giganto
 

edzino

 

trovis

 

angulo

 

grandegulo

 

virino

 
Edzino
 

Princo

 

demandis

 

cxambro


spegulo

 

kompatinda

 

ordonis

 

trinkadon

 
senriska
 

gigantino

 

marserpenta

 

malfrue

 

respondis

 

malfermis


elefantkapoj
 

revarmigis

 

pastecxo

 
mangxadon
 
Fininte
 

mangxi

 

mateno

 

konservata

 

atendu

 

malkontente


farinta

 

almangxajxo

 

boletajxo

 

sopiris

 

fresxa

 

vespermangxo

 

elprenis

 
beleco
 

konfesi

 

grandegan


malgraux

 

anoncis

 
belvesti
 
kasxita
 

angulon

 

Vancon

 
sxovis
 

forglutis

 
malbonkora
 

neniel