cxo, "sed li ne deziras vivi.
Mi scias, cxar dek jarojn li dungis min por pensi anstataux li. Nun tio
tedas min, kaj mi tial opinias, ke estus pli bone lin enterigi; kaj tio
kompreneble estas same, kvazaux li mem tion opinius."
"Nu," diris Vanc', kiu komencis tre konfuzigxi pro la stranguloj, kiujn
li renkontis, "se li ne malkonsentas, mi ne scias kial mi devus
maltrankviligxi. Sed eble, antaux kiam li estos enterigita, li povos
diri al mi, kie mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston."
"Li ne sin gxenos por rememori," respondis la viro, "kaj mi certe ne plu
memoros por li."
"Nu," estis la penso, per kiu la malbonsxanca Vanc' sin konsolis, "tamen
iom valoras, vidi la plej mallaboreman homon sur la tero."
CXAPITRO VIII
Li trovis malplenan kabanon, en kiu estis iom da sxima pajlo; kaj tie li
pasigis la nokton, kaj dormis tiel profunde, kvazaux li kusxus sur la
propra princa lito lanuga en la hejma palaco. Lia matenmangxo estis
almozpetita cxe la pordo de unu el la dometoj en la vilagxo; kaj la
tutan tagon li sekvis la riveron, gxis li venis, preskaux vespere, al la
griza marbordo kaj al la kabanoj de la fisxkaptistoj.
"Kian nomon havas la rivero, kiun mi sekvadis?" li demandis al maljuna
sulkplena fisxkaptisto, kiu flikis sian reton en la lumo de la subiranta
suno.
"Gxi estas nomita Labo," respondis la maljunulo. "Gxi estas la orienta
limo de Gajlando, kaj la marbordo estas la norda."
"Ho, pesto al la limoj!" ekkriis Vanc'. "Mi malamas ilin. Cxu vi povas
doni al mi mangxajxon?"
"Ni estas malricxuloj," diris la maljunulo, "tamen mi supozas, ke ni
povos doni al vi peceton, se vi pagos."
"Pagos?" kriis Vanc', mirigite. "Cxu vi scias, kiu mi estas?"
"Ne precize," diris la fisxkaptisto, "sed, pro via sxajno, kaj pro la
skatolo, mi supozas, ke vi estas migranta amuzisto. Kion vi havas en la
skatolo?"
"Mian familion," senpripense respondis Vanc'. "Cxu vi scias, kie logxas
la Fragokolora Sorcxisto?"
"Ne precize," rediris la alia; "sed mi opinias, ke ialoke lauxborde.
Kian familion vi havas? Felicxan familion?"
"Mi certe esperas, ke ili estas felicxaj," estis la respondo. "Mi scias,
ke mi mem ne estas tia. Eble ili pli gxuas esti portataj, ol mi gxuas
porti ilin."
"Kion ili povas fari?" persiste demandis la fisxkaptisto. "Cxu ili povas
danci, kaj mangxi bulkojn, kiel urso, cxu ili bataletas kaj batas unu la
alian, simile al pulcxinela ludo?"
"Ili faras nenion tian," kolere komencis Vanc'. "
|