o. Malgraux tio, li iradis gxis la
tagmezo, antaux kiam li trovis ion mangxeblan; tiam li gxojege ekvidis
grandan arbon kovritan per maturaj persikoj, tiel rondaj kaj rugxaj,
kiel infaneta vango.
"Jen festeno!" li avide diris al si, demetante la skatolon, kaj
preparante sin kolekti plencxapelon de la bongustaj fruktoj.
Subite li faletis super io, kaj malsupren rigardante li vidis viron
kusxantan sur la herbo, tenantan fermitaj la okulojn kaj la busxon
malfermita.
"Hola!" ekkriis la Princo. "Kiu estas vi? Cxu vi dormas, aux maldormas?"
"Maldormas," respondis la viro sen movo.
"Kial do vi ne levigxas?" demandis Vanc'. "Cxu vi estas malsana?"
"Ne," mallonge respondis la viro.
Kaj li ja sxajnis tiel fortika homo, kiel oni povus iafoje renkonti.
"Kion do vi faras?" demandis la Princo, kiu tute perdis la paciencon kaj
opiniis, ke la alia devus almenaux malfermi la okulojn, por vidi, kiu al
li parolas.
"Atendas," diris la viro, fine malfermante la okulojn.
"Atendas kion?"
"Ke persiko enfalu en la busxon."
"Unu kusxas apud la vango," diris Vanc', "kaj alia falis precize en vian
manon."
"Sed mi deziras ke gxi falu en la busxon," elgxemis la kusxanta viro.
"Mi estas tiel terure malsata!"
"Tiel terure mallaborema, vi volas diri," ekkriis Vanc', tute perdinte
la paciencon; kaj li komencis mangxi la bonegajn fruktojn. "Vi certe
estas la plej mallaborema homo en la mondo."
"Se vi opinias tion," estis la malrapida respondo, "vi devus vidi mian
kuzon Loto, kiu logxas malsupre apud la rivero, unu mejlon malproksime
laux rekta linio."
"Li ja devas esti tre mallaborema, se li superas vin," diris la Princo,
denove sursxultrigante la skatolon. "Cxu vi scias, kie logxas la
Fragokolora Sorcxisto?"
"Mi scias," respondis la viro, "sed mi estas tro mallaborema por
sciigi."
"La sciigo ne okupus pli da tempo, ol la diro, ke vi ne povas sciigi,"
kolere ekkriis Vanc'.
"Eble ne," estis la trankvila respondo; "sed, se mi sciigus, tio estus
ion _fari_, kaj mi neniam faras ion."
Nenion plu dirante, la Princo ekiris laux la vojo. Li ecx ne restis por
meti persikon en la malfermitan busxon de la mallaboremulo, kion li unue
iom pripensis.
Li iradis suficxan tempon lauxlonge de la rivero, kaj preskaux forgesis
kion la mallaborema viro diris pri la kuzo, kiam li subite ekvidis
pendantan de arbo ion, pri kio li konsternite unue supozis, ke gxi estas
kadavro de rabisto. Alproksimigxante li tamen trovis, ke la k
|