"
Vanc' provizis la etulojn, kaj poste komencis humile peti kelke da
pecetoj por si mem.
"Atendu," diris la virino, sur la brancxo super lia kapo, "gxis mi
vidos, kio estas en la mangxajxejo."
Tre subite sxi malaperis, sed baldaux, en la flanko de la arbotrunko,
malfermigxis fenestreto, el kiu la sulkplena maljuna vizagxo elrigardis.
"Jen kelkaj sekaj panpecoj el la sxranko," sxi diris. "Vi povos havi
ilin. Mi opinias, ke ili estos suficxe bongustaj kun iom da mielo."
Tion dirante, sxi proponis du-tri sximohavajn panpecetojn, kiujn Vanc'
kiel eble bonhumore akceptis.
"Kie estas la mielo?" li demandis, cxagrenite rigardanta la sekajn
pecetojn.
"Ho, mi mangxos la mielon, dum vi mangxos la panpecojn. Tio sendube
estos la plej bona plano."
"Mi opinias ke vi estas suficxe avara!" li kolere kriis.
Sed, ho ve! Post tiu parolo, la pano forlasis liajn fingrojn, kaj aperis
en la mano de la maljunulino.
"Ho, tre bone," sxi diris; "tute laux via elekto. Vi kompreneble ne
estas devigata ilin ricevi."
La kompatinda Vanc' apenaux ne ploris pro cxagxreno kaj malsato, kaj cxi
tiu lasta malfelicxajxo tute rompis lian fieron. Li tiel humile petis la
panon, ke fine la stranga maljuna virinacxo pentis, kaj gxin redonis;
kaj neniam estis io pli bongusta al li, ol tiuj sekaj sximohavaj pecetoj
da pano.
"Vi povos tie dormi, kie vi estas," diris la maljunulino, kiam li finis
la mangxadon; kaj sxi brufermis la fenestreton, neebligante ke iu ajn
sciu, kie gxi estis aperinta.
"Ho, flankeparolante," sxi kriis post momento, elpusxante la kapon tra
la arbosxelo, laux maniero kiu sxajnis tre maloportuna, "pri tiuj limoj,
vi memoras, kaj pri la Fragokolora Sorcxisto, mi jxus estis
dironta,--sed, ne; post plua konsiderado, tio estas negrava."
Kaj sxi denove malaperis, kaj ne estis revidata.
"Mi devas diri," murmuris Princo Vanc' en si mem, "ke strangaj aferoj
cxiam okazas al mi." Kaj, kurbekusxigante sin sur la musko, li pro
laceco dormis profunde.
CXAPITRO VII
La matena suno, brilante en la okulojn, vekis lin; kaj zorge sercxinte
por certigxi, ke en tiu cxi loko estas nenio mangxebla, Vanc'
alsxultrigis la skatolon kaj marsxis lauxlonge de la riverbordo. Estis
belege hela mateno; birdoj kantadis, floroj malfermigxis al la lumo kaj,
se li ne suferus pro cxiam pliigxanta malsato, la juna migranto povus
tre gxui la marsxadon. Tamen li baldaux farigxis tiel malsata, ke li
povis pensi pri nenio krom la mangxad
|