tagon li marsxis, pli kaj pli lacigxante, gxis je la
sunsubiro li alvenis al tre maljuna virino, sidanta apud granda arbo,
sur la bordo de la rivero.
"Hola!" kriis Vanc', ne tro gxentile. La velkinta maljunulino rigardis
la riveron, la arbon, la cxielon, cxion krom la polvokovrita Vanc'.
"Nu!" li diris ankoraux pli malgxentile, "kial vi ne respondas kiam oni
parolas al vi? Cxu vi scias, kiu mi estas?"
La maljuna virinacxo sulkigis la frunton kaj levis la grizajn brovojn,
ankoraux ne rigardante lin.
"Ne," sxi trankvile respondis, "mi opinias, ke ne. Vi similas
sxupoluriston, havante tiun skatolon sur la sxultroj, sed sxupoluristo
pli gxentile parolus."
Kolera rediro saltis al la lipoj de la Princo, sed, antaux ol gxi povis
eligxi, terura sono el la skatolo subite frapis liajn orelojn.
Konsternite li demetis la pupdomon, kaj gxin malfermis, por eltrovi, kio
okazis al la familio.
Sur la planko, meze de la plej granda cxambro en la pupejo, estis la
tuta korteganaro, kunveninte cxirkaux la maljuna Regxo, kiu estis
sveninta pro malsatego.
"Li mortmalsatis!" kriis la Regxino, per penetranta malgxoja vocxeto.
"Mi mem malsategas!" blekis la Cxefkanceliero, per akra sed eta kriego.
"Ni cxiuj malsategas!" akre kriis la tuta korteganaro, per vocxoj
pli-malpli auxdeblaj.
"Nu," diris Vanc', vidante la suferojn de la hometoj, "mi devas diri, ke
estas treege malafabla konduto, esti malsategaj. Ili cxiam malsategas."
"Treege!" ehxis la maljunulino mokridante.
Tiel parolante, sxi elprenis, el sub sia senkolorigxinta mantelo,
korbon, en kiu estis delikataj blankaj kukoj, fruktoj kaj mielo. Tiujn
sxi komencis mangxi, kun granda gxuado, sxajne tute ne pensanta pri la
Princo, nek pri lia familio.
"Ho, atentu!" li kriis, "donu al mi pecon de tio! Miaj korteganoj duone
mortas."
"Efektive?" sxi respondis, trankvile macxadante.
"Jes!" brukriis Vanc', vane penante ion ekpreni el la plena korbo, "kaj
mi devas havi kukon, per kiu nutri ilin."
La maljunulino ne kontrauxstaris, sed simile al birdo sxi nur saltflugis
al brancxo de arbo, kie sxi sidis mangxante tiel trankvile kiel antauxe.
"Efektive!" kriis la malfelicxa Vanc' surprizegite, "cxu vi ankaux estas
Baptopatrino? Vi kapriolas sammaniere."
"Sxi estas amikino mia," respondis la maljunulino. "Krom tio, mi cxion
scias pri vi mem."
Vanc' povis nur petegi kompaton, kaj fine la strangulino aljxetis al li
duonon da kuketo.
"Jen suficxe por via familio.
|