FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
e, Vanc' okaze rememoris ke, antaux kelkaj tagoj, kiam li turmentadis siajn fratinojn, tiujn dekdu modelojn de konveneco, kaj plenigis iliajn bluajn okuletojn per larmoj, forprenante iliajn ludilojn, li uzis precize tiujn samajn vortojn. Li iom klinis la kapon; tamen, decidinte montri sentiman mienon, li diris: "Ne parolu sensence! Diru al mi la vojon al la Fragokolora Sorcxisto cxi tiun minuton!" Sed, liasurprize, kie estis starinta la stranga maljunulo, tie nur estis ruste nigra korvo, tre cxifita kaj difektita, sed havanta rimarkindan paron da rugxe brilantaj okuloj. CXAPITRO VI "Mi devas atentigi vin," severe diris la korvo, "ke, konsiderante la fakton, ke neniu vin invitis al cxi tiu koncerto, kaj ke vi ne havas bileton por rezervita sidloko, sxajnus pli dece, se vi restus kvieta, ne interrompante la koncerton." "Koncerton!" ekkriis Vanc' konfuzite. "Ne estas koncerto!" "Sed estos," respondis la birdo, pli severe ol antauxe. "Mi mem estas kantonta. Unue, mi kantos amkanton. Silentu!" Kaj, sen pli da preparado, gxi komencis, per terure rauxka kaj rompita vocxo: "Snip-snap, frip-frap, Bunga li, tiu cxi kagx'; Gxip-gxap, nip-nap, Tungati tinum, gxi mi sap', Donu botelon fromagx'." "Ho, fi!" kriis la Princo, "Vi vere devas scii, ke tio estas sensencajxo! Gxi certe signifas nenion." "Kiel vi scias?" demandis la korvo, rigardegante la Princon per gxia briletanta okulo. "Cxu vi komprenas la lingvon de amo?" "Ne," pli humile diris Vanc', "mi devas konfesi, ke ne; kvankam mi cxiam auxdis, ke gxi estas tre vanta." "Parolante pri la limoj de reg--" malatente komencis la korvo; sed la Princo tuj interrompis. "Neniu estis parolanta pri limoj," li akre diris; "vi mem tion elpensis." "--no," trankvile dauxrigis la korvo, tute ne atentante la interrompon de la Princo, sed flanken turnante la kapon, kaj malice elrigardante el unu okulo, "estas tre utile koni ilin, kaj ekzistas diversaj metodoj ilin lerni. Kelkaj personoj lernas ilin en lernejo; tio estas unu metodo; kelkaj vojagxas; tio estas--" Sed, antaux ol gxi povis dauxrigi la frazon, Vanc' ekprenis sxtonon kaj gxin jxetis al la birdo. Terure blekante, la korvo suprenflugis en la aeron, rondirante pli kaj pli supren, gxis kiam gxi malaperis en la zenito. "Dek kontraux unu mi vetas, ke tio estis Baptopatrino mem," malkontente murmuris Vanc', reprenante la skatolon kaj ekirante laux la polva vojo. La tutan ceteran
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:
Princo
 

koncerto

 

iliajn

 

komencis

 

antaux

 

kelkaj

 
severe
 

suprenflugis

 

lingvon

 

blekante


humile

 

supren

 

rondirante

 

komprenas

 
konfesi
 

malatente

 

interrompis

 

zenito

 

briletanta

 

auxdis


Parolante
 

kvankam

 

ceteran

 
botelon
 
fromagx
 

sensencajxo

 

demandis

 

rigardegante

 

Princon

 

signifas


nenion

 

parolanta

 

ekzistas

 

diversaj

 

metodoj

 

reprenante

 

ekirante

 
kontraux
 

skatolon

 

murmuris


Kelkaj

 

metodo

 
vojagxas
 
dauxrigi
 

lernejo

 

Baptopatrino

 
personoj
 

malkontente

 
lernas
 

frazon