"Hola!" kriis la Princo. "Kion vi esperas fari el tiu?"
"Litkusenegojn," mallonge respondis la viro, ne cxesante labori.
"Ho!" diris Vanc' sin sidigante sur sxtonon, kaj demetante la skatolon
apude. "Vi faros el gxi litkusenegojn, cxu vere? Ili certe estos tre
molaj."
"Leontoda," respondis la viro.
"Leontoda?" ripetis Vanc'. "Tio signifas nenion."
La viro ruzeme balancis la kapon sed diris nenion. Li estis
strangesxajna persono, portanta vestaron fabrikitan el cxiuspecaj
kunflikitaj pecetoj; kaj tiel malgrasa kaj velkinta li estis, ke la
Princo, nur vidante lin, farigxis malsata.
"Cxu vi volas diri, ke el leontoda lanugo vi farus pli bonajn
kusenegojn?" demandis Vanc', kies cerbo farigxis pli komprenema per la
vojagxado.
La alia kapjesis.
"Kial do vi ne diris tion? Vi ne estas muta."
"Spirajxo," mallonge respondis la malgrandulo.
Li movigxis de la tufo de kardoj, kiun li estis nudiginta, al apuda; kaj
dume turnigxis kolektante siajn piedsignojn, por reuzi ilin kaj eviti la
necesecon fari novajn.
"Certe vi estas la plej avara homo, kiun mi iam vidis," kolerete
deklaris la Princo. "Mi ne estus tiel sxparema pri la piedsignacxoj;
neniu alia zorgus por ilin kolekti; kaj, pri la spirajxo, vi povus
malsxpari iom pli da tio; gxi kostas nenion."
La viro ne atentis cxi tiun iom malgxentilan diron, sed tre diligente
dauxrigis sian laboron.
"Ho, iom parolu!" diris Vanc', cxiun minuton farigxante pli kaj pli
senpacienca; "vi povas almenaux sciigi al mi kiel trovi la Fragokoloran
Sorcxiston."
"Kial?" demandis la viro, unuafoje montrante intereson.
"Mi iros por sercxi lin."
"Pli bone ne," estis la respondo de la malgrandulo.
"Kial ne?"
"Terure eluzos sxuojn," respondis la alia. Tiam li cxesis, kaj kolektis
la spirajxon, kiun li uzis por tiu parolo (de li, nekutime longa), kaj
dauxre eltiradis la kardlanugon.
"Sed mi devos lin trovi," persiste diris Vanc', denove kolerigita de tiu
respondo. "Kie li logxas?"
"Nescias," mallonge respondis la kolektanto.
Vanc' levigxis de la sxtono kun senpacienca movo, kaj tiel subite
ekprenis la skatolon, ke la dentoj de la tuta korteganaro klaketis.
"Nu!" li akre diris. "Vi certe estas la plej sxparema homo, kiun mi iam
vidis. Vi ecx ne povas donaci afablan vorton."
"Ho, ne!" respondis la maljunulo, tre surprizita. "Neniam donacas ion.
Kion vi donos por la pupoj?"
Al kelkaj personoj, tiu demando eble povus sxajni pura idiotajxo; sed,
iom strang
|