as pli stranga ol vi povas vin senti," respondis la malica
Princo, gxoje ridacxante.
Li prenis la malfelicxan instruiston, metis lin sur la fenestron, kaj
ridis gxis liaj flankoj doloris. Poste li komencis konsideri, kiel li
povas plej facile fari petolajxojn, kaj sin amuzi, per la bombonoj, cxar
ili ne estis multnombraj; kaj, estante sagaca juna fripono, li fine
elpensis jenan projekton: enmeti ilin en la glaciajxon, kiun oni en tiu
momento estis preparanta por la regxa cxefmangxo; tiamaniere cxiu
almenaux mangxetos porcion de la sxerca frandajxo; kaj, sxtelirante en
la kuirejon, la malbona junulo sukcesis efektivigi tiun malican kaj
dangxeran intencon.
CXAPITRO III
Cxiuj rigardis la Princon, kiam li cxetable rifuzis la glaciajxon. Tio
estis nekredebla. Neniu estis auxdinta, ke li iam antauxe tiel agis. La
dekdu junaj Princinoj, kvankam tro bone edukitaj por diri ion,
rigardegis sian fraton per siaj dudekkvar bluaj okuloj, kaj rondigis la
dekdu busxetojn pro surprizo.
Okazis, ke la Regxo, sxatante la glaciajxon, kelke da minutoj sencxese
mangxadis; kaj, kiam li levis la okulojn, li vidis, ke la Regxino jam
estas tiel malgranda kiel kulero, kaj cxiuminute etigxas.
"Karulino," li serioze diris, "vere mi ne opinias, ke vi devus,--kaj
cetere, antaux la okuloj de la infanoj; nur konsideru, kian maldecan
ekzemplon vi montras."
"Mi estas certa, Via Mosxto," iom malafable respondis la Regxino, cxar
la subita kuntirigxo preskaux faris al sxi kapturnigon,-- "mi estas
certa, ke mi ne povas imagi, pri kio vi babilas. Maldecan ekzemplon,
vere! Vi devus observi vian propran konduton. Mi tute ne povas imagi,
kion la infanoj opinios pri vi, vidante ke vi tiel malgrandigxas."
Je tiu momento Iliaj Mosxtoj cxirkauxrigardis al la filinoj. Tiuj cxi
nur havis la amplekson de alumetoj! La geregxaj okuloj sercxis lauxlonge
de la tablo; cxiu persono tiea sin montris pigmeo!
[Ilustrajxo]
Teruro kaj timo plenigis cxiun animon, krom tiu de la Princo. Li
preskaux frenezigxis pro gxojo, cxar lia ruzo tiel sukcesis. Estas vere,
ke li unue elkuris el la mangxocxambro, cxar li cxiam kutimis forkuri,
farinte ian abomenan sxercon; tamen li baldaux kuragxis reveni, kaj iris
kaj reiris cxirkaux la tablon, preskaux mortante pro ridado pri la
malgranduloj, senpotence sternigxantaj sur la grandaj segxoj.
La Princo servis al si fruktojn, kukojn kaj bombonojn de la tablo. Li
sidigis la regxan patrinon sur la sukerujon, kaj enm
|