FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
al li; kaj, ekvidante Princon Vanc' supre cxe la fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren. La Princo sxanceligxis. La Blua Sorcxisto certe ne estis suficxe bela, ke oni dezirus alproksimigxi, sed Vanc' okaze rememoris, ke lia baptopatrino sxajnis grave malaprobi cxi tiun saman sorcxiston; tial, por malplacxi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris. Vidata proksime, la Sorcxisto aspektis ecx pli malbela ol malproksime. Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la busxon, oni vidis, ke blua ankaux estis ecx la lango. "Nu!" li diris al la Princo per iom cxagrenita vocxo, "mi opinias, ke vi atendigas min suficxe longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al vi kuriozan artifikon." "Tio estas bona," respondis Vanc', tuj interesata; "mi tre gxuas artifikojn. Kio gxi estas?" "Gxi estas en cxi tiu," diris la Blua Sorcxisto, montrante belan oran bombonujon. "Nur konsentigu iun, ke li mangxu unu el cxi tiuj bombonoj, kaj vi vidos kion vi vidos." La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la busxon por fari alian demandon; sed, antaux ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua Sorcxisto tute malaperis, kaj Vanc' staris sola. Malrapide kaj penseme li supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko. "Unue mi gxin provos je la instruisto," li decidis, "cxar certe ne gxenos min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciigxi, kio estas la kurioza ruzo." Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante, riverencis kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Mosxto, kaj tuj englutis unu el la bombonetoj. Jen kio okazis. Puf! La malfelicxa instruisto tuj mallongigxis simile al teleskopeto, kaj igxis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel utile havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon! Kiel Princo Vanc' ridegis! El cxiuj sorcxistoj, kiujn li jam konis (kvankam tiel juna, lia Mosxto estis koninta multajn sorcxistojn; li preskaux cxiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte el posta fenestro, li forkuris por fisxkapti), li opiniis, ke la Blua Sorcxisto estas la plej amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan ruzajxon. "Ho ve! Via Mosxto," diris la kompatinda instruisto, per tiel eta vocxo, ke la Princo apenaux povis lin auxdi. "Ho ve! Kio estas? Certe mi sentas min tre stranga; ja treege!" "Vi aspekt
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:
Princo
 

Sorcxisto

 

instruisto

 

Mosxto

 

malfermis

 

bombonujon

 
kvankam
 

busxon

 

suficxe

 

fenestro


aspekt

 

ridetis

 

sentas

 

suspektante

 
riverencis
 

provos

 

granda

 

honoro

 

englutis

 

bombonetoj


apenaux
 

ricevata

 

Princa

 
nenion
 
sciigxi
 

kurioza

 

gxenos

 

treege

 

okazos

 

malfermitan


simplanima

 

stranga

 

maljunulo

 

prezentis

 

ridetante

 

aliris

 

decidis

 
mallongigxis
 

sorcxistoj

 

ridegis


koninta

 

multajn

 
elgrimpinte
 
forkuris
 

fisxkapti

 

kelkajn

 
renkontis
 

sorcxistojn

 
preskaux
 

etulon