FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
la palaca hundo; "vi neniam plu suprenmetos mian viandon en arbon, kie mi ne povas gxin atingi." "Eligxu!" akre diris la regxa kato. "Kontenta mi estas, cxar vi estas elpelita el la domo. Ni esperu, ke ni nun povos dormeti agrable, kaj ke oni ne piedpremos mian voston, nek sxutos flartabakon en mian vizagxon." "Ne faru al vi la penon iam reveni," rauxke blekis la pavo. "Miaflanke min tedegas la pofaska fortirado de miaj plej belaj vostplumoj. Mi certe esperas, ke mi neniam revidos vin." Simila estis la sento de cxiu estajxo en la regxaj gxardenoj. La cervoj, la gazeloj, la cignoj, la fenikopteroj, la papagoj, ecx liaj propraj blankaj musoj kaj kobajoj, esprimis sian felicxecon pro lia foriro; kaj esperis ke li neniam plu revenos. Cxiu vivanta kreitajxo gxojegis, kiam la regxa almozulo estis insulte forpelita for de la patraj gxardenoj, kaj estis lasita sole staranta sur la sxoseo, jam kore bedauxranta sian petolajxon, kaj tute nescianta, kion fari pri la korteganaro, kiun li portas sur la dorso. CXAPITRO V Konsiderante ke Princo Vanc' neniam faris ion por si mem, neniam ecx kunligis siajn proprajn lacxojn, estis por li iom malfelicxa sorto, esti elpelita en la nekonatan mondon, devigata zorgi pri si mem, kaj pri la tuta korteganaro. Unue li preskaux sentis tenton forjxeti la skatolon, kaj kun gxi cxiujn siajn parencojn; sed, kvankam oni ne povus supozi, ke li nun tre multe amos la gepatrojn, kiam estas tiel malmulto da ili por esti amata, tamen Vanc' havis bonan koron sub sia malsagxeco, kaj tial li formarsxadis, kun la embarasa korteganaro fikse ligita al la sxultroj. Mi ne estas certa, ke li ne intence iom skuis gxin; cxar mi ofte vidas malgrandulojn, kiuj svingas kaj ekskuas pakajxojn, kiujn ili kontrauxvole portas. Certe la Geregxoj kaj la korteganoj preskaux marmalsanis, kvankam estante sur tero, pro la sxancelado kaj svingado de tiu nova speco de veturilo. Princo Vanc' ne havis la plej malgrandan ideon pri la demando, kien li iros. Li kompreneble sciis, ke li deziras trovi la Fragokoloran Sorcxiston, sed li tute ne sciis kie logxas tiu persono, nek kiel agi por lin trovi; tial li nur rapidiris lauxpove, por forigxi de la palaco, timante ke la nova regxo eble pentos, ke li ne senkapigis lin, kaj sendos iun por lin kapti. Estis cxirkaux la sunsubiro, kiam li alvenis al belega kampo, kiu kusxis laux la bordo de largxa, malluma rivero; kaj Vanc', nun duone mortanta pro malsato, gxojege eltrov
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:
neniam
 

korteganaro

 

portas

 

preskaux

 

gxardenoj

 

elpelita

 
kvankam
 

Princo

 

embarasa

 

ekskuas


formarsxadis

 

svingas

 

sxultroj

 

ligita

 
malgrandulojn
 

intence

 

parencojn

 

supozi

 

cxiujn

 

tenton


forjxeti
 

skatolon

 

gepatrojn

 
malmulto
 
malsagxeco
 

sendos

 

sunsubiro

 

cxirkaux

 

senkapigis

 

pentos


palaco

 

forigxi

 

timante

 

alvenis

 

belega

 

rivero

 

mortanta

 
malsato
 

eltrov

 

gxojege


malluma

 

largxa

 
kusxis
 
lauxpove
 

rapidiris

 

sxancelado

 
svingado
 

sentis

 
malgrandan
 

veturilo