FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
etis la kompatindan Regxon en la salujon. La Cxefkancelieron, kiun Vanc' aparte malamis, li enpusxis en la piprujon, kie la maljuna perukhava dando certe post minuto estus mortinta pro ternado, sed la Blua Sorcxisto bonsxance aperis, kaj donis al la malfelicxa hometo subitan banon en lavpelveto. "La sorcxilo bone funkciis, cxu ne?" diris la Blua Sorcxisto ridacxante, kaj metante la Cxefkancelieron, palan kaj malfortan, sur fenestro por ke li sekigxu en la sunbrilo. "Ho, treege bone," vigle respondis Vanc', kvankam li sekrete tre timis cxi tiun apartan sorcxiston, kiu sxajne aperis kaj malaperis multe pli subite ol la ordinaraj sorcxistoj, al kiuj la Princo kutimis. "Estas domagxe, ke vi ne povos ilin resxangxi," penseme diris la Blua Sorcxisto, tirante siajn densajn brovojn per la longaj bluaj fingroj. "Kion?" ekkriis la Princo, konfuzite faliganta la patron en la pudingsauxcon, kaj tute ruiniganta la regxajn robojn. "Ne povos ilin resxangxi? Sed vi _devos_ ilin sxangxi, se mi ordonos." "Ho, koncerne tion," nezorgeme respondis la Blua Sorcxisto, la Regxon liavice trempante en pelveto, "iaokaze tio, kion vi diras, estas tute negrava. Unue, nenia sorcxisto estas devigata obei iun ajn, kiu nescias mem obei; kaj due, neniu, krom la Fragokolora Sorcxisto, povas malfunkciigi cxi tiun apartan sorcxilon." "Nu, do, iru kaj venigu la Fragokoloran Sorcxiston," arogante ordonis Vanc', flankenlasante la unuan diron de la Blua Sorcxisto. "Venigu lin vi mem!" estis la respondo. "_Mi_ ne bezonas lin. Negrave estas al mi, vi scias; cxi tiu ne estas familio mia." "Sed kie logxas la Fragokolora Sorcxisto?" pli humile demandis la Princo. "Mi tute ne scias," malatente respondis la Blua Sorcxisto; "kaj, pripensinte gxin, mi opinias, ke mi ne gxenos min pri tio. Kial mi devus?" "Sed la kulpo estas tute la via," balbutis Vanc' ekplorante, kaj sidigxante sur sian onklon, la Duko Ogi, ecx ne rimarkante lin, gxis la Duko tiel baraktetis, ke Vanc' eksaltis pro timo, supozante ke li sidis sur rano. "Vi certe enigis min en la embarason." "Nun vi estas tedema," diris la Sorcxisto oscedante; "mi neniam sxatis tedulojn." "Sed mi ne scias kion fa-a-ri!" plorkriis la Princo. Je tio la Sorcxisto nur ridis terure, kaj tute malaperis, lasante la malbonan junulon lauxeble eligxi el la embaraso. CXAPITRO IV Princo Vanc' kelke da tempo iom brue dauxrigis la ploradon, kvankam oni devas konfesi, ke li tion faris pro kole
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:
Sorcxisto
 

Princo

 

respondis

 

apartan

 

kvankam

 

resxangxi

 
Fragokolora
 

malaperis

 

aperis

 

Regxon


Cxefkancelieron

 

familio

 

bezonas

 

Negrave

 
dauxrigis
 

logxas

 

demandis

 

gxenos

 

opinias

 

ploradon


malatente
 

pripensinte

 

humile

 
venigu
 
Fragokoloran
 

Sorcxiston

 

sorcxilon

 

arogante

 

ordonis

 

Venigu


respondo

 

konfesi

 

flankenlasante

 

balbutis

 

lasante

 

enigis

 

embarason

 
terure
 

malbonan

 

lauxeble


junulon

 

tedema

 
tedulojn
 
sxatis
 

oscedante

 

neniam

 
supozante
 

malfunkciigi

 
onklon
 

CXAPITRO