FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  
parolas pri via amanto"! diris sxia fratino. "Tion cxi mi scias, ke estas por mi suficxe indiferente, cxu oni parolas pri li aux ne", diris la malgranda koketulino, dissxirante kelkajn florojn, kiujn sxi havis en la mano kaj disjxetante la foliojn sur la tero. "Preskaux jam tedis al mi auxdadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto --" "Silentu! Ne parolu tiel malsxate pri fidela koro, kiu tute apartenas al vi, Marion", ekkriis sxia fratino -- "ecx ne se vi sxercas. Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol Alfred!" "Ne, ne!" diris Marion kaj levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado -- "eble ne. Sed mi ne scias, cxu tio cxi estas granda merito. Mi -- mi propre tute ne volus, ke li estu tiel fidela. Mi neniam vigligis lin al tio cxi. Se li pensas, ke mi -- Sed, kara Marion, kial ni devas nun paroli gxuste pri li?" Estis io tre agrabla vidi la du cxarmajn figurojn de la florantaj fratinoj, kiuj, alapogitaj unu al la dua, promenadis sub la arboj kaj paroladis inter si, seriozeco kontraux la facila gajeco, sed amo kore respondante al amo. Kaj estis suficxe strange, ke en la okuloj de la pli juna fratino nagxis larmo kaj io profunde kaj kore sentata briletis tra la petolajxo de sxiaj vortoj kaj pene kun gxi batalis. La diferenco en la agxo de la ambaux knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino, zorganta pri la ambaux (la edzino de la doktoro mortis), en la zorganta amo al sxia pli juna fratino sxajnis pli maljuna, ol sxi estis; kaj laux la naturo de cxia partoprenado sxi sxajnis -- ekster kunsentanta amo -- al sxia petola humoro pli malproksima, ol oni povus pensi jugxante laux sxiaj jaroj. Alta patrina alvokigxo, kiu ecx en tiu cxi sia refigurajxo purigas la koron kaj la sanktigitan animon faras pli proksima al angxeloj! La animo de la doktoro, dum li rigardadis kaj auxskultadis ilin, sin okupadis en la komenco nur je diversaj gajaj pensoj pri la malsagxeco ion ami kaj sopiri, pri la sensenca revo, per kiu junaj koroj blindigas sin mem, se ili unu momenton pensas, ke estas io serioza en tia sapa veziko, kiel la amo, gxis ili fine vidas, ke ili estas trompitaj, kio venas preskaux cxiam. Sed la senpretenda memoferanta esteco de lia pli maljuna filino, sxia kvieta karaktero, kiu tamen estis ligita kun tiom da konstanteco kaj fresxeco, cxiam, en kontrasto inter la trankvila kvieta figuro de tiu cxi kaj la brilanta beleco de lia
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  



Top keywords:

fratino

 

Marion

 

fidela

 

sxajnis

 

pensas

 
maljuna
 

suficxe

 

parolas

 

amanto

 

ambaux


kvieta
 

zorganta

 

doktoro

 

patrina

 

refigurajxo

 

alvokigxo

 

angxeloj

 
proksima
 

animon

 

edzino


sanktigitan

 

mortis

 

purigas

 

jugxante

 

ekster

 

partoprenado

 
kunsentanta
 
petola
 

okazoj

 
malproksima

humoro

 

patrino

 

naturo

 
preskaux
 

senpretenda

 

memoferanta

 

esteco

 

trompitaj

 
veziko
 

filino


karaktero

 

trankvila

 

kontrasto

 

figuro

 

brilanta

 

beleco

 
fresxeco
 
konstanteco
 

ligita

 

diversaj