kaj subakvigi kun la kaptita sxipo. --
Kun zorga atento auxskultis sur la remparoj de la fortikajxeto
_Liefkenhoek_ estroj kaj soldatoj la kanonadon kaj intersxangxis
siajn konjektojn. La unu tion cxi, la alia tion opiniis pri la
batalantoj; sed laste inter la soldatoj komence pli mallauxte; sed
poste pli certe kaj lauxte de busxo al busxo iris la vorto:
"La Nigra Galero, denove la Nigra Galero."
Cxiu inter kolero kaj nedirebla korpremo elparolis tiun cxi vorton:
"La Nigra Galero."
Cxirkaux la unua cxesis la vento, kaj ankaux la kanonado eksilentis;
sed dudek minutojn post la unua ekflamis malproksimege brilo
sangrugxa, fulmsimila super la malhelaj akvoj; la lumo ektremis sur
la centoj da barbaj, sovagxaj vizagxoj sur la muroj de _Liefkenhoek_
kaj _Lillo_, kaj duonon da horo poste sekvis tiun cxi lumfenomenon
la surda krako de eksplodo pligranda, per kiu la batalado sxajnis
esti finita, kiel tragedio finigxas per katastrofo. Oni auxdis kaj
vidis nenian signon plu, kiu pruvis gxian dauxron. La garnizonoj en
la hispana fortikajxo, kvankam atentante kaj auxskultante ankoraux
longan tempon, tamen neniun pafadon plu auxdis. --
"Nu, kion vi pri tio jugxas, _sennor Jeronimo_?" demandis la estro de
_Liefkenhoek_ al unu el siaj kapitanoj, maljuneta, maldika viro kun
grizaj haroj kaj barbo, kovrita per cikatroj de la kapo gxis la
piedoj.
La alparolito, gxis nun apogita al la sxirmmuro iomete aparte de siaj
kunuloj, movetis la sxultrojn.
"Ne demandu min pri tio, _sennor_. Pro Dio kaj la sankta Virgulino,
mi jam longe cxesis cerbumi pri tio, kion alportas al ni tiu milito.
La kiraso preskaux kreskis al mia hauxto kaj mian postenon mi tenos
gxis la lasta tago; sed -- tio suficxas."
"Vi estas tre malgxentila, _Jeronimo_", diris la estro, viro multe
pli juna ol la maljuna militisto kaj nur antaux nelonge alveninta el
Kastilujo en Nederlando, por preni sur sin la guberniestran postenon
en tiu cxi fortikajxeto apud la Skeldo.
"Kolonelo," diris la kapitano, "depost kelkaj longaj jaroj mi nun
tenas mian lokon sur tiu cxi terpinto kaj vidas preterruli la ondojn.
Vi estas junulo, kolonelo, sed via antauxulo ankaux estis juna kaj
nobla. Jen li staris apud mi, en la sama loko, kie vi nun staras,
plena de junagxaj songxoj kaj venkesperoj. Nun li kusxas malsupre sub
la ondoj, kaj tiu, kiu lin antauxiris, falis per kuglo apud
_Turnhout_; li ankaux opiniis esti venkkronita kaj povi hejmen iri en
la kastelon apud _Tarata_ r
|