-- kaj tiuj, kiuj ne plu povis kanti, tamen movis la
lipojn laux la vortoj de la kanto. Ankaux _Myga van Bergen_ per tio
revekigxis el la sveno, kaj ridante kaj plorante en la brakoj de
_Jan_ sxi kunkantis la himnon de libereco.
"Jen, mi do plenumas la promeson; kun kanontondro kaj sonorilkanto
kaj trumpetsono mi edzinigas vin! Savita, savita!" gxojegis _Jan
Norris_.
De la citadelo eksonis unu alarmpafo post la alia. Tamburo post
tamburo sur la muroj kaj la remparoj de la urbo akompanis la timan
vokon de la unuaj apud la kaja gruo. Kaj pli kaj pli lauxta farigxis
la movado de la granda flandra urbo malantaux la muroj kaj remparoj,
kaj kelka premita, kolera koro pli forte batis je la fieraj
malpermesitaj melodioj, kiuj obstinege ondumis kontraux la hispanaj
tamburoj, kaj des pli fortigxis, ju pli tiuj kontrauxbataladis.
La alarmsonorilegoj akompane eksonis de cxiuj turoj. Kaj nun de la
urbo kaj de la citadelo oni auxdis kontraux la kajo brukrakadon kaj
tintadon; areto post areto marsxis sur la urbmurojn, areto post areto
rapidis kontraux la riveron.
Sed pli kaj pli fiere eksonis tra cxiu tumulto:
"La sxild' al mi' ho Dio,
Vi estas gxis la fin',
Al vi nur mi konfidos,
Ne plu forlasu min,
Por ke mi restu pia,
Vin servu cxiuhor',
Forpelu la tiranojn
Vundintajn min je l'kor'."
Miloj kaj miloj da koroj auxskultis malantaux la muroj, kiujn
_Paciotti_ konstruis cxirkaux la urbo Antverpeno, en dolcxa tremado
tiujn sonojn: miloj kaj miloj da okuloj malsekigxis pro tio.
Sed nun neniun malrapidon plu! La Nigra Galero estis fininta la plej
belan verkon, nun estis necese gardadi la venkkaptajxon. Defendita
per la pafado de la Nigra Galero _Jan Norris_, la estro sur la
_Andrea Doria_, atingis la mezon de la Skeldo kaj malrapide malsupren
veturis lauxlonge de la urbo. Sep kaptitaj malpli grandaj sxipoj jam
kun la geuxzaj sxipoj antauxveturis; la Nigra Galero finis la
procesion.
Kia fulmado kaj krakado desur la remparoj de Antverpeno; kiel bone
respondis la geuxzaj sxipoj kaj la _Andrea Doria_, kiu nun sub la
almozulo-flago, per veloj gaje sxvelitaj de la matena vento, veturis
la riveron lauxflue; kiel sxiregis _Don Federigo_ la harojn pro tia
neauxdita faro!
Pafado el cxiuj redutoj kaj fortikajxetoj lauxlonge de la
riverego!
Hojho, hojho, geuxza felicxo, geuxza felicxo! Kiom ne interesas la
margeuxzojn, cxu la hispanoj pafas bone aux malbone? La vunditajn sub
la ferdekon, la mortintajn en la a
|