la
cxefa masto, lumigata per la sxiplanterno ankoraux batalis malespera
aro. Tie cxi kontrauxstaris la leuxtenanto _Leone della Rota_ kun la
plej kuragxaj el siaj soldatoj, kaj fine tie cxi la tuta batalo sin
kunigis. Jam la planko estis glitiga per sango kaj kovrita de
kadavroj; multaj sovagxaj geuxzoj falis per la glavo de la itala
leuxtenanto.
"Kuragxigxu, kuragxigxu, bravaj kunuloj -- aligxu al mi! Venos
helpantoj de la lando! Kuragxigxu, kuragxigxu!" kriis _Leone_,
zeelandanon faligante; sed anstataux tiu ekstaris nova batalanto,
pasxante super la mortigitaj.
"Antauxen, antauxen, vi margeuxzoj! Faligu la italajn tiranojn --
malsupren la fiflagon; malsupren de la masto! Cxu vi konas min,
italacxa fripono, -- malkuragxa knabinrabisto?"
"_Diavolo!_" ekkriis la leuxtenanto, rigida pro teruro kaj mirego;
sed tuj li trankviligxis. "Cxu vi ne dronis, petegisto? Ha, des pli
bone -- mangxu malvarman feron do -- jen!"
"Jen, jen! _Myga!_ savo! _Myga!_ vengxo! jen, fihundo, iru al la
infero kaj salutu vian kunulacxon de _Jan Norris_, la margeuxzo!"
Planken en sian sangon falis _Leone della Rota_, la gxenovano, kaj
_Jan Norris_ metis la piedon sur la bruston de la falinto kaj kriis
en lian vizagxon:
"Savita estas _Myga_! Almilitita estas la Sxipo! Rakontu gxin en la
infero!"
Samtempe li pusxis la sxiptrancxilon en la kolon de l'malamikego.
Mortigitaj dume estis ankaux la aliaj gxenovanoj, kiuj ne estis sin
savintaj per forkuro; la batalo sur la _Andrea Doria_ estis finita,
kaj jam la geuxzoj malligis la katenojn, kiuj ligis la sxipon al la
kajo.
En la kajuto kusxis _Myga van Bergen_ svene en la brakoj de _Jan_,
kiu suprenportis la fiancxinon el la terura loko, el la kunesto de la
mortinta kapitano _Antonio Valani_, al la fresxa aero.
La batalo dauxris ankoraux sur kelkaj sxipoj same atakitaj per la
nederlandanoj, sed jam kelkaj el ili, direktataj per geuxzaj manoj,
elglitis en la riveregon, kaj sovagxharmonie sonis la kanto de la
venkintoj tra la nokto:
Vilhelmo Nassauxano,
Germana mia sort',
Fidela je l'patrujo
Mi restos gxis la mort'.
De la malantauxa parto de la _Andrea Doria_ nun la trumpetisto de
la Nigra Galero trumpetis la saman melodion transen al la urbo, kaj
en sovagxa hxoro la venkintaj soldatoj kantis:
Kiam de la hispanoj
Ofendon pensas mi,
La nobla koro sangas,
Ho Nederlando vi!
Ecx la mortvunditaj geuxzoj sin levis de la planko je la solenaj,
harmoniaj sonoj
|