ato kaj pasxado de multaj piedoj -- sovagxa kriado -- kaj akra
krako de karabeno -- terurplena, malfelicxplena voko:
"La geuxzoj! la geuxzoj! la geuxzoj sur la sxipo! Perfido! perfido!
_All' arme! all' arme!_"
"Kio estas tio? _diavolo!_" ekkriis la leuxtenanto, lasante la
knabinon kaj ekkaptante la glavon. -- -- Desur la sangoplena kusxejo
ankoraux unu fojon sin levis la korpo de _Antonio Valani_, ankoraux
unu fojon sin malfermis la okuloj vaste kaj rigide kaj fiksis la
leuxtenanton:
"Defendu la sxipon -- perfidulo! Malnoblulo --" subite nigra
sango ekfluegis el la busxo, reen falis _Antonio Valani_ -- la morto
nun efektive tenis sian kaptajxon.
Sur la ferdeko post la faligo de la unua gardisto la tumulto farigxis
pli kaj pli gxenerala kaj lauxta; la konfuzita, surprizita sxipanaro
elrapidis, la armilojn hazarde prenitajn en la manoj --
"Al la armiloj! Perfido! La geuxzoj!"
Malbenoj -- gxemado -- pardonpetoj.
Genuen denove sin jxetis _Myga van Bergen_, dum la leuxtenanto, kun
la glavo en la mano, supren rapidis. Sur la ferdeko lia piedo jam faletis
pro kadavroj kaj vunditoj planken kusxantaj. Sovagxa estis la batalo,
kaj la triumfa kriado de la nederlandanoj kaj la terura geuxza voko:
"Prefere turkoj ol fipapanoj!" jam komencis sufoki la armkrion de la
gxenovanoj, terure vekitaj el la dormo.
Kaj ecx nun ankoraux katosimile ili suprenrampis la pariojn de la
_Andrea Doria_. Ankaux la plej proksimaj komercsxipoj kaj malgrandaj
militsxipoj sxajnis esti atakitaj, cxar ankaux sur ili eksonis
batalkrio, estis pafata, eklumis torcxoj.
Malespere _Leone della Rota_ sin jxetis kontraux la plej proksimaj
malamikoj, per vortoj kaj agado kuragxigante la siajn al rezisto. En
la garda domo apud la kajo vekigxis tamburo kaj rulis la hispanan
veksignalon.
"La geuxzoj, la geuxzoj! La geuxzoj antaux Antverpeno! Perfido,
perfido, la geuxzoj en la urbo!"
Torcxoj supren kaj malsupren eraris apud la riverbordo, lumoj aperis
en la domoj malantaux la urbmuroj.
"Prefere turkoj ol fipapanoj! Venko, venko! La Nigra Galero! la Nigra
Galero! venko! venko!" ekkriis la geuxzoj sur la gxenova galeono,
cxiujn faligante antaux si. Pardonon oni ne donis; kiu ne estis
planken pikata kaj batata, estis jxetata de la sxipo en la akvon. La
vorto: la Nigra Galero! plenigis la korojn de la italoj per sovagxa
teruro kaj pli ol cxio alia ilin malkuragxigis. Parto senespere
forkuris, pli granda parto per la unua atako estis faligata; apud
|