kaj de la urbo surde la bruego de
la vigla logxantaro cxi-transen zumis.
Jxus la sxipestro haltigis la marsxon kaj fikse rigardis la lumojn de
la urbo brilantajn super la muro, kiam aperis apud lia flanko lia
leuxtenanto _Leone della Rota_, eljunagxa amiko el la _Strada
Giulia_, kaj metis sur lian sxultron la manon:
"Tiel meditema, Antonio?"
La alparolito preskaux terurite alten rigardis.
"Ha, estas vi, _Leone_? Nun cxu vi alportas novajxon de ekstere?"
"Jes, sed bedauxrinde malbonegan. Gxi venis de la fortikajxeto
_Liefkenhoek_ al la admiralo; la afero de la pasinta nokto certigxis.
La "_Immacolata_'n" forprenis la diablo, sxipon kaj sxipistaron,
viron kaj muson. Nur la kajutisto apud la fortikajxeto _Bats_ sur
malplena akvobarelo viva rajdis al la tero. Jen estis granda gxojo
inter la herezuloj, kaj la zeelandaninoj, -- malbelegaj estajxoj,
Antonio -- sekigis delikate la knabon kaj kun dimalbenata komplimento
sendis lin tien cxi al lia mosxto la guberniestro. Ili havas lin
supre sur la citadelo; nun, eble ni baldaux ekscios ion per la
admiralo."
"Donu Dio", ekdiris la estro de _Andrea Doria_, cxagrene frapante la
ferdekon per la piedo. "_Leone_, mi ne plu povas suferi esti
ankrigita tie cxi tiel senokupe."
"Senokupe?" ridis la sxipa leuxtenanto. "Nu, pro la bela korpo de
Venuso, tion do mi ne scias. Mi opinias, ke ni la tempon, dum kiu ni
estas tie cxi ankrigitaj, ne pasigis tiel neuzate. _Corpo di Bacco_,
kian belan akiron mi faris je la grasa _signora_, tie en la taverno
de la 'Blazono de _Alcantara_'. Mi petas vin, Antonio."
"Al vi la vivo estas ankoraux malpeza, _Leone_!" diris la estro
gxemante.
"Ojmej," ridis la leuxtenanto, "frapu do vian propran bruston, amiko,
kaj ne kantu al mi tiajn frazojn. Ha, ne forturnu la rigardon de mi
tiel mizere gxemante. Mi petas, vidu laux mia fingro -- jen, vidu
tiun lumon super la urbmuro, en tiu angula fenestro! Sekvu nur mian
fingron, cxu vi vidas? Ohe, _Antonio_, _Antonello_, kapitano,
kapitaneto, kiu logxas tie? Diru al mi, kiu bruligis tiun lumeton?
Cxu ne la infano plej dolcxa, kiun naskis dum la tuta tempo, ke tie
cxi pluvas -- kaj tio estas tre longa tempo, kiel sxajnas al mi --
tiu cxi hiperborea lando, mi devus diri, tiu cxi hiperborea marcxo?
He, cxu ne _Antonio Valani_, estro de tiu cxi bona galeono _Andrea
Doria_, estas kaptita kun korpo kaj animo al la du bluaj okuloj kaj
al la blondaj plektharoj, al tiu cxi bela flamlandanino? Denove
sopiro?
|