nahxoj de cxiuj ordenoj sin premis mokridetante aux minacante en la
vojon de la humiligitaj, mallauxte plorantaj aux kolerantaj
herezuloj, la rozariojn gxojege levantaj.
Kiom da tempo estis pasinta, ke pro la krio: "_Papen uyt! Papen
uyt!_ papanojn foren! foren la papanojn!" ili estis cedintaj al tiuj
samaj herezuloj?
Tiel sxangxigxas la sortoj de la homoj, tiel sxangxigxas triumfoj kaj
malvenkoj en la bataloj de la spiritoj.
La dudekan de auxgusto la komercdomo _van Bergen_ kaj _Norris_ estis
ankoraux en plena forto kaj granda sxatateco; -- la dudeksepan la
firmo likvidis. _Aleksandro Farnese_ marsxis kun granda pompo en la
gajnitan urbon, _Jan Geerdes Norris_ forlasis gxin kun sia dekjara
fileto kaj multaj aliaj, kiuj ne volis suferi la hispanan pliforton.
_Michael van Bergen_ restis en la urbo kun sia sesjara filineto. Cxiu
el la du kompanianoj agadis laux sia karaktero; la fortkuragxa
kolerulo _Norris_, kaj la timema, animomola _van Bergen_. La unu
obstinis la sorton, tiom longe kiom estis eble, kaj cedis, kiam la
batalo estis decidita, de tiu loko, por repreni gxin alie. La alia
sin fleksis al la cirkonstancoj kaj suferis silente, kion li ne povis
sxangxi.
Sed tio estas longe pasinta, kaj niaj du herooj ne estas _Geerdes
Norris_ kaj _Michael van Bergen_, sed _Jan Norris_ kaj _Myga van
Bergen_, la idoj de la firmo antauxe tiel fama.
En kia terura, dezertigita, timiga mondo la du bedauxrinduloj estis
naskitaj! Kiel ofte la lulilkantoj de la patrino estis silentigitaj
per la krakado de la pafilegaro proksima kaj malproksima. Kiel ofte
la patroj estis deprenintaj la filon aux la filinon de la genuoj,
cxar la nokta sonorilo elvokis ilin sur la remparojn aux al la
magistrata domo.
Bedauxrindaj infanetoj! Neniam same kiel aliaj infanoj, naskitaj en
tempoj pli felicxaj, ili ludis sendangxere en ombraj arbaroj, sur
verdaj herbejoj. Neniam ili plektis koronojn el bluaj cejanoj kaj
rugxaj kampopapavoj de la kamprandoj.
La arbarojn ja plenigis la vagantaj partioj de la katolika regxo,
la sovagxaj bandoj de la arbargeuxzoj, la senrajta, malbona, disigita
kanajlaro de cxiuj popoloj de Euxropo.
Sur la verdaj herbejoj la armeoj de Hispanujo, la dungitaroj de
Germanujo, Anglujo, Francujo, Italujo, la militistoj de la provincoj,
de la princo de Oranujo konstruis siajn dometojn kaj tendojn.
La grenkampoj, antaux ol la ora frukto maturigxis, antaux ol la
rugxaj kaj bluaj floroj floris, farigxis oferoj al la cxeval
|