oroj de la
kuragxegaj viroj.
"Bone gardu! Bone gardu!" resonas en la malproksimo; grandan
dangxeron havas post si la kuragxaj maristoj. Vivu la geuxza felicxo!
Kio briletas dekstre?
La lumoj de la vilagxo kaj fortikajxeto _Callao_.
Kio trembrilas apud la bordo de _Brabant_?
La lumoj de la vilagxo _Ordam_.
Kia mallauxto nun estas en tiu loko, kie la ponto, la _Estakada_ de
Aleksandro _Farnese_ iam levigxis, la miraklo de la centjaro. Kia
genio lumis tie! Kiom da sango fluis tie.
En tiu loko verkis _Johann Baptista Plato_ kaj _Barocci_; en tiu loko
krevis la fajrosxipo de _Frederiko Giabinelli_ kaj plenigis aeron,
teron kaj maron per ruinoj kaj dissxiritaj homaj korpoj.
Ankoraux nun, post tiom da jaroj, kelka respublikema urbano de
Antverpeno nokte eksaltas el la dormo kaj opinias, ke jxus li estas
vekata per la krakado de la granda eksplodo, kiu povis savi la
grandan urbon kaj ne savis.
Sensone forglitas la Nigra Galero kun la ombrosimila sekvantaro super
la terura loko --
"Gardu! Bone gardu!" eksonas la vocxo de la redutoj de _San Pedro_
kaj _Sankta Barbara_.
La lumoj de _Predigerhof_! la lumoj de la fortikajxeto _Maria_, la
lumoj de la fortikajxeto _Ferdinand_ -- sonorilo, surde kaj solene,
eksonas en la mallumo -- -- la sonorilo de la turo de Nia Kara Virino
de Antverpeno. --
La dua horo!
Je sia loko staras la estro de la Nigra Galero, la brilan glavon en
la mano; sed alia kondukas en tiu nokto la sxipon kaj la sxipanaron.
Se nur la plej malmulta lumero falus sur la vizagxon de tiu
kondukanto, vi ektimus pro tiu vizagxo.
_Jan Norris_, la fiancxo de _Myga_, kiu estas kaptita sur la _Andrea
Doria_; _Jan Norris_, la akvogeuxzo, kiu lasis la fiancxinon en la
manoj de la malamikegoj; _Jan Norris_ kondukas en tiu nokto la Nigran
Galeron!
La okulo de _Jan Norris_ vidas en la nokto, gxi penetras la mallumon
kiel la plej helan tagon.
Savo -- Vengxo!
Gardu vin, _Leone della Rota_, malfelicxon kovas la nokto. Gardu vin,
_Leone della Rota_, ne estas la tempo, por sin surdigi per virinamo
kaj sicila vino! Gardu vian sxipon, _Leone della Rota_, gardu vin --
gardu vin kontraux la -- Nigra Galero! -- -- --
Sur la _Andrea Doria_ cxio estis ordonita kaj farita. Ankoraux tri
horojn, kaj la gxenova sxipo estos ekmarsxinta, por sin kunigi kun la
kvar antauxirintaj galeroj apud _Biervliet_ por la cxaso al la Nigra
Galero. La sxipanaro uzis la mallongan tempon, kiu ankoraux estis
donita al gxi,
|