kaj nur nun _Myga_ rimarkis la malordon de la
vestajxoj de la amato, rimarkis, ke forestis la cxapelo, ke la vango
sangis pro negrava gratvundo.
"Pro Dio, kio denove okazis, _Jan_? -- mi tremas -- ho, vi denove
furioze vin jxetegis en dangxeron -- ho _Jan_, _Jan_, malbona _Jan_!"
"Efektive, nur unu haron, kaj tiun cxi fojon ili estus kaptintaj min,
_Myga_! Sed ne timu, karulino, nur preskaux ili kaptis min -- diablo,
kiel hundo mi estus pendigita, se ne tiel felicxe estus pasinta la
afero."
"Ho _Jan_, kaj vi pretendas min ami? Vi volas min forsavi el tiu cxi
urbo? Ho, kompatema Dio! Pereos vi, kaj mi ankaux, kaj mia patro
ankaux estas mortinta, ho sankta kompatema Dio, kion mi farigxos? Kiu
min gardos, kiu min helpos?"
"Vi estas prava! Bedauxrinde vi estas prava, kompatinda amatino! Ha,
kaj via patro ankaux mortis, kaj mi ne cxeestis por konsoli vin pro
via cxagreno. Mi dume devis krozi antaux _Dunkerke_ por funden
pereigi la rabistojn; ho, estis kruele, _Myga_, kaj tamen -- tamen mi
ne povis alie agi, kaj ankaux ne hodiaux vespere. Por savi la noblan
patrujon cxiu risku la vivon; -- ha, _Myga_, _Myga_, amu do min
ankoraux iomete, kvankam mi malbone vin gardas. La bedauxrinda patro
_Michael_ --"
"Lasu la mortintan patron, _Jan_! Li fartas bone, li havas ripozon
kaj neniun plu devas timi, ho, oni devas envii la mortintojn en tiu
cxi sangoplena terura tempo!"
"Ho _Myga_, ne parolu tiel! Mizero eble estas la morto de l'patro;
sed -- nun vi ja estas tute la mia! Nun ja vi povas iri kun mi al
_Amsterdam_, nun nenio plu ligas vin al tiu cxi bedauxrinda
Antverpeno. _Myga_, konsolu vian koron, ni do vidos gajajn tagojn,
mia dolcxa, dolcxa fiancxino. Nur ankoraux mallongan tempon, kaj mi
forkondukos vin -- auxskultu, eble kun majesta edzigxakompanantaro,
ke ecx regxino ne devus honti. Eble ili movos la sonorilojn, rulos la
tamburojn, eble kun pafilegtondro ili festos la felicxegan horon, en
kiu mi vin forkondukos el Antverpeno. Atentu, cxu ne estos vera, kion
mi konfidas al vi tute sekrete."
"Ha, kiaj fantaziajxoj, sovagxa, kara _Jan Norris_. Diru al mi, kiel
farigxos, ke vi min tiel solene hejmen kondukos. Ne, ne diru gxin al
mi, ja estas vana malsagxo; preferu raporti pri la dangxero, el kiu
vi jxus apenaux forkuris. Vi ja penadas, kuragxacxa _Jan_, ke plua
nokta songxo min teruros!"
"Ne tiel kuragxacxa, kiel vi opinias, karulino!" ridetis la junulo.
"La kapitano de la Nigra Galero alie gardus sin uzi kapon
|