ne devas mortigi la flustrantajn
friponojn!"
"Ho _Jan_, _Jan_, pro mia kaj via patrino -- kaj pro nia amo, savu
min! Ne lasu min fali en iliajn manojn! La morto estus malpli terura
ol tio!"
"Estu nur trankvila, infaneto! Estas ankoraux multa tempo gxis la
sekvanta noktmezo. En _Amsterdam_ apud la kameno ni ofte memoros tiun
cxi aferon. Konfidu al mi, korfiancxino, nenio vin ofendos, dum _Jan
Norris_ ankoraux staros sur la du piedoj. Sed nun dauxrigu auxskulti,
mia rakonto ankoraux ne estas finita. Mi antauxe devas diri al vi,
kiel okazis, ke ili suspektis min kiel duan direktiliston de la Nigra
Galero. Tio cxi estis afero pli gaja ol tiu, kiun mi jxus rakontis al
vi."
"Ho, _Jan_, sentu, kiel frapegas mia koro; -- ho kompatema Dio, kiu
defendos la bedauxrindan _Mygan_? Ho _Jan_, ni forkuru, nun, tuj,
momente, tie cxi mi jam ne povas spiri -- la aero de tiu cxi cxambro
min sufokas."
"Estu nur trankvila, kara _Myga_. Volonte tuj mi vin forkondukus, kaj
boato ankaux estus preta por akcepti nin; sed nur auxskultu en la
stratetojn -- la tuta urbo en tiu cxi momento scias, ke anoj de la
Nigra Galero alivestitaj estas en gxiaj muroj. Auxskultu nur la
bruegon tie sube -- la kurado estas pro mi, nun estas neeble, ke ni sane
ilin trairas. Eksidu kaj ne tremu tiel -- ankoraux ni estas
protektitaj, kaj tempo naskas konsilon -- pensu pri tiu cxi minuto,
kiam en _Amsterdam_ ni sidos apud la vintra fajro. Hahaha, ili
sube nur sercxu, tro lerte kaj ruze forkuris de ili _Jan Norris_
-- estus ankaux domagxe pri la bubo, se ili estus pendigintaj lin,
cxu ne, _Myga_?"
"Ho _Jan! Jan!_"
"Ha, bah, kisu min, kaj ree, kaj nun mia rakonto! Mi do sidas kaj
sangmordas la lipojn al mi, sed neniu vorto de la interparolado apud
mi perdigxas por mi, kaj la friponoj dauxrigas parolacxi kaj gxojegi
pri la fiatenco. Poste ili eltrinkas la glasojn, eklevas sin de la
segxoj kaj volas foriri, sed estas haltigataj apud la pordo per
granda tumulto. Cxar bubo estas enportata sur la sxultroj de du
viracxoj, kaj granda hura! farigxas, kiam la restoracianoj lin
rigardas. La bubo estas la kajutisto de la Immakulata, kiu sola de la
tuta sxipanaro sin savis kaj albordigxis post freneza kurado tra aero
kaj akvo. Cxiu volas vidi la bubon, cxiu volas al li paroli, kaj
cxiuj sin premegas al li kaj prezentas al li pokalojn kaj krucxojn.
Sed al mi sxajnis plej bone, uzi la tumulton kaj nerimarkite foriri.
Mi tial kiel eble plej lauxlonge la muroj min sxovas
|