evigxu -- al mi nun la felicxo destinita al vi, kaj
morgaux -- morgaux al mi la pereo kaj al iu alia la venko! Milita
rajto, milita felicxo, bedauxrinda Antonio!"
Kun tiaj pensoj dum la vespera krepusko la leuxtenanto estis irinta
en la kajuton, kaj nun li staris, kiel ni priskribis, inter la
mortanto kaj la tremanta _Myga_, en la brileto de la malhela sxipa
lampo.
Oni estis intencinta porti la vunditan kapitanon sur la teron, sed
kun cxiu forto de estingigxanta estajxo _Antonio Valani_ sin
defendis; sur sia sxipo li volas morti, ne en la hospitalo. En sia
febra frenezeco li ne estis forgesinta, ke _Leone_ kondukis la
flamlandan knabinon, kiun li amas, al la bordo de la _Andrea Doria_.
Ju pli proksimigxas la morto, des pli li krocxigxas al tiu cxi amo,
des pli fortege gxi publikigxas. En la vivo li estus firme sxlosinta
gxin en sia interno, sen la interveno de sia kunulo _Leone della
Rota_. Mortante, febrafrenezante lia animo forjxetas cxiujn ligajxojn
gxenantajn; nenion de tio, kion li antauxe sentis, _Antonio Valani_
plu kasxas.
Bedauxrinda _Myga_! Kiel sxi genuas apud la malsupera parto de la
lito de la mortvundita gxenovano kun disigxantaj haroj, fantompala,
kun manoj vundtorditaj. Nenia savo, nenia!
La ondoj de la Skeldo englutis la amikon, kiu senpove batalis
kontraux la pereo de la amatino kaj sin jxetis en la malvarmajn
akvojn, por ne vidi sxian malhonorigon.
Kaj Dio? Ve, tro malhela estas la nokto, troa mallumo en la cerbo de
la malfelicxulino, por memori la grandan savanton el cxiuj dangxeroj.
Neniu povo en la cxielo kaj en la tero, por malhelpi la hontigon kaj
malhonorigon; -- ve al vi, _Myga van Bergen!_
Surde transsonoras de la katedrala turo la dekunua horo -- malrapide
la unuopaj batoj sekvas unu la alian kaj postsonas en la cerbo de la
knabino.
Denove la bruo de la urbo iom post iom plimalgrandigxas, denove
estingigxas unu lumo post la alia en la domoj malantaux la muro de
_Paciotti_, de la itala ingxeniero.
De tempo al tempo pligrandigxis la mallauxteco. Nur iafoje eksonis
sovagxa krio, gxojego; nur iafoje eksonis la rauxka kanto de bruta
soldataro aux la vocxo de la noktgardistoj kaj patroloj.
Kaj denove bruis la horlogxa radaro en la turo de la katedralo de Nia
Kara Virino; -- noktmezo!
De siaj kusenoj levigxis _Antonio Valani_ kaj jxetis frenezajn
rigardojn el siaj febre ardantaj okuloj cxirkaux si.
"Kie sxi estas? _Leone_, _Leone_. -- Vinon, lumojn kaj amon. _Leone_,
kie v
|