arolas pri nia fiera verko, pri la afero de la antauxpasinta nokto,
pri la cxieliro de la _Immakulata Koncepcio_. Pri tio mi kore
gajegas, sed subite cxiuj pulsoj ekstaras, cxar nomo estas nomata,
kiun mi konas. Pri vi, _Myga van Bergen_, ili parolas!"
"Pri mi?" ekkriis la junulino; "ho cxielo, kaj la itala kapitano pri
mi parolis? Ho Dio, _Jan_, _Jan_, gardu min kontraux tiu! Ho kiel mi
tiun timas!"
"Cxu do vere, tiu hundo insidas vin?" ekkriis _Jan_ kun surda vocxo,
kaj _Myga_ kasxis la vizagxon je lia brusto kaj kapjesis tremante.
La juna akvogeuxzo grincis per la dentoj kaj kolere ridis.
"La trinkajxo ne estas trinkata tiel varmege, kiel gxi estas farata;
tion ja spertos la italacxo. Kvietigxu, _Myga_; cxu mi ne estas cxe
via flanko kaj multaj fidinduloj post mi? Bedauxrindulino, kiel vi
tremas!"
"Ho Jezuo, _Jan_, mi ne povas helpi min. Cxu la fortaj petolaj
fremduloj ne havas la potencon? Kiu malhelpas ilin efektivigi sian
volon? Ho _Jan_, _Jan_, forprenu min kun vi -- en tiu cxi nokto
ankoraux, nun tuj!"
_Jan Norris_ tenis la palan, tremantan fiancxinon en la brakoj kaj
provis kvietigi sxin cxiumaniere. Kiam li estis iomete sukcesinta, li
pluen rakontis pri la aventuro en la restoracio de la "Ora Leono".
"Krutege starigxis la haroj, kaj cxiu sango sin premadis en la
cerbon. Sed mi devis min majstri, ke mi ne perfidu min, kaj tio estis
malfacila laboro; sed _Jan Norris_ gxin tamen atingis kaj agis
kvazaux tute neniun vorton de la itala parolacxo li komprenus. Pro la
grafo de _Lumey_! Faracxo pli nigra ol la nokto tie estis
prikonsilata; sed mi scias cxion, kaj tio suficxas. Postmorgaux
matene la _Andrea Doria_ velveturos -- la ordono estas donita de la
admiralo -- kaj cxar la okazo estas tiel favora, en la morgauxa nokto
la delikata plano estos efektivigata. En la morgauxa nokto la
kolombeto _Myga van Bergen_ estos en la potenco de la kapitano _Antonio
Valani_; kun la helpo de la diablo kaj de la leuxtenanto _Leone della
Rota_. En la morgauxa nokto tiu cxi domo estos atakata; -- sed
tiel mallauxte, ke neniu najbaro vekigxos, ke neniu koko en tuta
Antverpeno pri tio krios. _Myga_ sur la galeonon! Lerte levu la
ankron, buboj -- hojho, eksteren por cxasi la ribelajn herezulojn, --
gaje eksteren en la vastan maron; kiu en la granda maro auxdos la
helpkrion kaj la ploron de la eta _Myga_? Cxielo kaj infero, kaj
_Jan Norris_ apudsidas en la Leono kaj ne devas sin movi, tenas
en la pugno la trancxilon kaj
|