oj kaj
piedfrapoj de la marsxantaj armeoj.
Kie sin trovis paca loketo sur tiu piedbatita terangulo, kiun la
regxo de Hispanujo nomis sian proprajxon?
En la malvastaj, mallumaj stratetoj de la urbo Antverpeno, malantaux
la altaj muroj, remparoj kaj turoj de _Paciotti_, la bedauxrindaj
infanoj havis la ludejojn, kaj suficxe ofte ecx tiuj estis
sendefendaj kaj dangxeraj. Suficxe ofte sin sxangxis la domoj de la
urbanoj en malliberejojn, en kiujn la logxantoj mem sin ensxlosis, en
kiuj ili devis esti siaj propraj malliberulgardistoj, por sin defendi
kontraux la teruro vaganta ekstere.
Tute alie ol aliaj pli felicxaj, tiuj du infanoj sekve pririgardis la
mondon, kaj kelka bela floreto gxermanta estis estingata kaj detruata
per la malhela, malvarma nubaro pendanta super la tempoj.
Kiel ofte _Jan_ kaj _Myga_ dum la tuta siegxo de la princo de _Parma_
vidis el la fenestroj, en kiuj ili metis la multkolorajn pupojn kaj
bestojn, preteriranta en la strateto la militon kun gxiaj teruroj.
Ke _Jan_ kaj _Myga_ farigxu geedzoj, tion estis decidintaj la
gepatroj, kiam la granda firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ ekzistis
ankoraux. Sed kiam la kapitulaco inter la princo Aleksandro kaj la
urbo estis subskribata, _Jan Geerdes Norris_ en sia animo dissxiris
la kontrakton pri la edzigxado de sia fileto kun la filineto de la
kompaniano _Michael van Bergen_. La edzinoj de la du komercistoj tiam
ambaux jam estis mortintaj.
La dudeksepan de auxgusto de la jaro dekkvincent okdekkvin la du
infanoj estis disigataj, kaj la dekjara knabo, la sesjara knabino
ploregis pro tio; sed estis milito, kaj la milito certe ecx multe pli
kruele forigas koron de koro. Oni estis certa, ke suficxe baldaux la
du infanoj estos forgesintaj siajn unuajn junagxrememorojn.
Ni vidu, cxu tio estis vera. --
La jaroj pasis -- mortis _Johann Geerdes Norris_, mortis _Michael van
Bergen_, post kiam lia ricxajxo pereis kiel negxo pro la suno.
En sia cxambreto malantaux la muro apud la kajo en Antverpeno sidis
_Myga_ en la nigraj funebraj vestajxoj -- mirinde bela ineto,
ankoraux palega pro la longaj noktmaldormoj apud la lito de la
mortanta patro. Sxi sxpinis -- la okuloj estis plenaj je larmoj kaj
la koro plena je ne lauxte plenditaj doloroj kaj zorgoj. Depost la
morto de la patro la bedauxrindulino estis tute soleca en la granda
urbo, en tempo tiel sovagxa, kiam la malfortuloj estis liveritaj
preskaux senrajtaj al cxiu subpremo, al cxiu petolajxo.
Tute sole
|