ho Antonio, Antonio, pro nia kara sinjorino de _Cythere_, vi
do estas bubo tro malgaja."
Cxagrene forturnis sin la estro.
"Ho, lasu min, _Leone_, -- mi petas, iru cxe vian grasan _signora_.
Mi donos al vi forpermeson por la tuta nokto gxis la unua kokokrio,
por ke mi liberigu la sxipon de vi kaj de via fibusxo. Iru, mi petas
vin, iru kaj ne turmentu min pli longe per via gaja vizagxo. Vere, mi
ne envias vin pro la malpeza sango kaj la gaja humoro; sed nun lasu
ankaux al mi la solecan horon, se vi estas mia amiko. Mia animo
prezentas dezertecan aspekton."
"Antonio," diris la leuxtenanto pli serioze, "Antonio, pro mia
honoro, mi ne volis turmenti vin. La grasa mastrino en la 'Blazono de
_Alcantara_' atendu kaj rigardu al la pordo, kiom da tempo al sxi
placxos -- mi ne iros. Pro diablo, parolu, _carissimo_, kia estas via
stato? Konfidu al mi, kio premas vin! La malgajiga novajxo de la
_Westerskeldo_ ne estas la kauxzo; konfidu al mi, cxu efektive estas
verajxo, kion mi kredis sxerco kaj sxerce pritraktis? Cxu serioze vi
estas falinta en la katenojn de la blonda sorcxistino?"
La estro multe eksopiris ne respondante, kaj _Leone_ dauxrigis:
"Kaj sxi estas kruela al vi? Al vi, la karulo de cxiuj sinjorinoj en
la _strada Balbi_ kaj en cxiuj aliaj stratoj, vojoj kaj vojetoj de
nia kara patra urbo _Genova superba_? Pro la estrino de _Paphos_, tio
meritas punon, la plej severan punon. Ho, tiu cxi cxarma barbarino!
..._Antonio Valani_, estro kaj amiko, kun glavo, koro kaj kapo mi
staras por vin helpi apud vi. Kion ni faros, por gajni la dolcxan
knabinon?"
Kio poste estis parolata inter la estro kaj la leuxtenanto, estis
interrompata kaj pereis per la alvoko de la gardostaranta sxipsoldato
apud la transirejo; tamburruligxo eksonis de trans la kajo, torcxoj
eklumis, armiloj ekbrilis. La admiralo _Federigo Spinola_ venis por
rigardi, en kia stato estas "_Andrea Doria_" kaj la aliaj sxipoj de
lia sxiparo sub la muroj de Antverpeno. Li estis en la plej malbona
humoro, kion Antonio kaj _Leone_ bone sentis, alkurante por lin
saluti. Furiozege piedobatis _signor Federigo_, irante en la mezo
de siaj kapitanoj kolektigxantaj sur la sxipo "_Andrea Doria_"
cxirkaux li. La malfelicxa batalo de la pasinta nokto premegis lian
animon. Por la dauxro la negoco ne estas tiel profitdona, kiel
sxajnis sur la pergamento, en la kontrakto, en kiu _Don Filipo III._
de Hispanujo estis skribinta sian _Yo el Rey_ super la subskriboj
de la _nobil
|