li alvenis en la haveno de _Sluis_, kie li ankrigxis,
kaj de kie li komencis siajn agojn en la norda maro.
La unuan fojon la ondoj de la nordmaro estis vipataj per tiuj romanaj
remveturiloj, kiujn gxis tiam estis uzintaj nur la cxirkauxlogxantoj
de la mezalanda maro. Tial okazis, ke komence ecx la kuragxaj, nenion
timantaj zeelandaj sxipistoj sentis la teruron pro io nekonato, pro
tiuj italaj galeroj, kiuj egale al gigantaj akvaj skaraboj per cent
remilpiedoj batis la ondojn.
Tiamaniere komence _Federigo Spinola_ bonege prosperis kaj gajnis
kelkan ricxe sxargxitan komercan sxipon, kelkan malricxan
sxipistboaton de la nederlandanoj; gxis kiam la unua teruro estis
venkita de tiuj cxi, kaj ili riskis ataki la malamikon pli kuragxe.
Multnombran sxiparon forsendis la cxefsxtatoj, kaj per akra batalo ne
nur granda nombro da kapersxipoj malamikaj estis detruata, sed ecx
unu el la teruraj galeroj kaptata.
En triumfo oni alportis la strangan sxipon al _Amsterdam_, kaj tie
laux tiu modelo simila veturilo estis konstruata kaj armata per la
plej kuragxaj koroj kaj manoj. Minacante nigra estis gxia koloro kaj
suficxe baldaux la "Nigra Galero" farigxis terura por la hispanoj kaj
la admiralo _Federigo Spinola_. La spekulacio de la Gxenovano de tiam
ne plu estis tiel profitdona kiel en la komenco. --
Do, la Nigra Galero ne estis fantoma sxipo, sed ajxo de fero kaj
ligno, kaj gxia sxiparo ankaux ne estis fantomaro. Estajxoj el karno
kaj sango rampis inter la sxnuregoj, direktis la velojn, sxargxis
la turnpafilojn, bruligis la mecxajxojn, kaptis la malamikajn sxipojn
kun la sovagxa kriego:
"Prefere turko ol fipapano." -- -- --
Pri la Nigra Galero interparoladis la logxantaro sur la placoj kaj en
la stratetoj de la granda komercurbo Antverpeno, kaj cxiu najbaro
pretendis scii plian detalon pri la famo, ke la bonega remsxipo, la
Immakulata Koncepcio, en la hierauxa nokto per la zeelandanoj estis
krevige alten jxetata.
Poste pli kaj pli vesperigxis; densa nebulo supreniris de la Skeldo
kaj kusxigxis sur la tutan urbon Antverpenon. La kajaj lumoj briletis
rugxete tra la vaporplena aero, gutetoj falis de la sxnurajxo de la
galeono _Andrea Doria_, ankrigxinta sub la muroj kaj domoj apud la
kajo, kaj sur kies ferdeko la sxipestro _Antonio Valani_, junulo de
cxirkaux tridek jaroj, kovrita per sia mantelo pasxis cxi tien kaj
tien, dum la ondoj de la rivero mallauxte plauxdante cxirkauxlavis la
ventron de la sxipo, kaj de la kajo
|