_Aleksandro de Parma_! Venko!' -- La armiloj mallevigxis,
korteganoj alkuris, demandis min, kaj poste mi estis gvidata tra la
haloj de la kastelo al la dormcxambro de nia sinjoro. Mia koro
ektremis kiel miaj lacegaj membroj. Ennubigxis antaux miaj okuloj,
kiam en la regxa dormcxambro mi genufleksis antaux la lito de la
regxo kaj prezentis al li la leteron de la granda princo. Apogita sur
la kubuto, nia sinjoro, _Don Filipo_, rompis la sigelon, tralegis per
siaj akraj timemaj okuloj -- la supera cxambelano tenis la oran
lampon -- por eterne mi ne forgesos la vizagxon de la regxo, ne la
tremon, kiu superfluis la flavetpalajn trajtojn. Alten li levigxis de
sia kusxejo, maldika kaj malforta kaj elpusxis vokon, kiu preskaux
estis krio:
'Antverpeno kaptita, Antverpeno estas kaptita.'
Kaj la lampo en la mano de la kortegano ankaux ektremis. El la lito
levigxis la regxo; li sin apogis, tute kontraux la etiketo, sur mian
sxultron, la sxultron de la humila soldato, kovrita per la polvo kaj
la sxvito de la vojo. La nobeloj jxetis surtuton cxirkaux liajn
sxultrojn. Depost la novajxo pri la venko apud _Lepanto_ tia gaja
raporto ne estis trovinta la orelojn de la monarko. Tra la koridoroj
de la kastelo li rapidiris gxis la pordo de sia karulina filino, _Donna
Klara Isabella Eugenia_, frapis -- kion valoris en tiu cxi momento al
la katolika majesto la etiketo? -- li frapis al la pordo de la
regxidino, malfermis gxin iomete, sxovis la kapon en la cxambron kaj
flustris al la dormkaptita, ektiminta filino:
'Antverpeno estas kaptita, Antverpeno estas kaptita, _Donna Klara_!'
Kia movado en la kastelo, kiam la granda novajxo plivastigxis!"
"Kaj vi? Vi, _sennor Jeronimo_?" demandis la estro de la fortikajxeto
_Liefkenhoek_ la kapitanon. "Kia estis via rekompenco por tia gajiga
glora senditajxo?"
"Jes, kia estis via rekompenco, _Jeronimo_? Vi ne estas _Calatrava_
kavaliro?" demandis la aliaj oficiroj.
"Mi ne estas kavaliro de la _Calatrava_ ordeno," respondis la maljuna
militisto, "kaj koncerne mian rekompencon, nun, oran cxenon
cxirkauxigis al mi la katolika majesto, kaj kolonelan patenton oni
ankaux donis al mi."
"Ho!" ekkriis la estro, kaj la aliaj oficiroj pliproksimigxis.
"Jes," diris la maljunulo, "mi tute komprenas, kion esprimas via
rigardo, _sennor Coronnello_; gxi volas diri: nun kial vi estas tie
cxi kiel mia subulo, kiel kompatinda duoninvalida dungato? Cxu ne
vere?" demandis li kaj cxirkauxrigardis en la rond
|