neniu lin atentis, kaj la kapitano _Jeronimo_
dauxrigis: "Kio grava, kunuloj; cxiu faru la devon kaj estimu
sin kiel honestulo! _Sennor_ komandanto, igu la soldatojn
formeti la armilojn, alie morgaux la disenterio forstrekos ilin de
via varbitlisto. La afero sur la akvoj tie transe estas finita. --
Lia katolika majesto _Don Filipo III._ kaj lia Gxenova Mosxto _Signor
Federigo Spinola_ havas iun bonan sxipon malpli. Igu la soldatojn
dormi, kolonelo; morgaux vi ekscios la detalajxojn."
"Cxu vi opinias tion, profeto de fatalajxoj? Ha, via diabla
malfelicxo troe disrompis vian fortan kuragxon. Kuragxigxu, brava
_Jeronimo_."
La kapitano nur movetis la sxultrojn.
"Nu, estu", diris la estro. "Igu doni signon, ke oni forlasu la
remparojn. Poste vin cxiujn mi atendos, sinjoroj, por trinki glason
da vino, neniu ja plu dormos en tiu cxi nokto. Kuragxon! sinjoroj,
kaj Hispanujo por cxiam!"
La oficiroj ripetis la lastan vorton de la estro, sed per vocxo
suficxe premata. Poste sonrulis la tamburoj, kaj la trupoj remarsxis
de la remparoj de la fortikajxeto _Liefkenhoek_.
Sed la estro ankoraux restis, apogis gxemante la kubutojn sur la
mursupron kaj metis la mentonon en la manojn. Tiel li fikse rigardis
la akvojn kaj la mallumon kaj murmuris:
"Li estas prava; estas fiajxo pri tiu cxi milito. Dekkvar jarojn nun
denove flirtas la hispana standardo sur tiuj cxi remparoj kaj sur
la muroj kaj turoj de Antverpeno; sed cxu nur unu pasxon ni progresis
en la venkado de tiu cxi heroa rigidula popolo? Kiaj viroj batalis
kaj versxis la sangon sur tiu cxi malgrandega terpeco, alnagxigita
de l'maro! Kiaj viroj batalis pro tiu cxi loko! Kiel lumantaj steloj
brilas tra la tempoj la nomoj amikaj kaj malamikaj, la nomoj _Aleksandro
Farnese_, _Mansfeld_, _Mondragone_, _Johano Pettin de Utrecht_,
_Aldegonde_, _Gianibelli_, _Johano Baptista_, _Plato_, _Barrai_,
_Capisucchi_, _Olivera_, _Paz_, _La Motta_, _Delmonte_ kaj aliaj
centoj! Miloj kaj ree miloj da nenomitaj kusxas tie malsupre sub la
sablo, sub la ondoj, -- kiom ankoraux tie malaperos?"
La garnizono sin jam delonge estis retirinta, kaj oni auxdis nenion
plu sur la remparo de la fortikajxeto _Liefkenhoek_, escepte la
vokojn kaj la pasxojn de la kontrolirantoj kaj la mugxadon de la
ondoj kaj de la revekigxanta ventego.
Ree la estro cxirkauxiris la murojn kaj ordonegis al la duobligitaj
gardistoj, zorgeme atenti; poste ankaux li malsupreniris kaj eniris
la logxejon, kie li trovis la
|