ivero cxe sian junan edzinon -- ho! Kaj
nun mi rekalkulas per la fingroj gxis la fino de la jaro dekkvincent
okdekkvin, kiam mi revenis de Madrido; -- _sennor_, tiam ankaux mi
kredis ankoraux pri venko kaj honoro en tiu cxi milito. Mi cxesis
pri tio kredi, kaj vi ankaux cxesos, kolonelo, se Dio konservos al
vi la vivon."
"Vi revas malgajajxojn, kapitano! Sed diru do, cxu vi estis en
Madrido en tiuj eterne memorindaj tagoj?"
"Jes!"
"En tiu glora jaro, kiam la granda princo reakiris al ni Antverpenon?"
"Jes!"
"Sekve vi kun _Aleksandro Farnese_ eniris en la urbon kiel venkinto?
Ho, vi felicxulo!"
"Ne", diris la maljuna militisto malgaje. "Mi ne estis en la triumfa
procesio; oni estis ordoninta al mi ion alian, pri kiu oni tiam
enviegis min en la tendaro. Mi estis la viro, kiun sendis la kuragxa
princo kun la novajxo pri la kapitulaco de la urbo cxe _Don Filipon_
-- Dio estu favora al lia animo!"
"Vi? Vi, kapitano _Jeronimo_, alportis tian raporton al la regxo; --
ho, trifoje felicxulo! Mi petas, rakontu pri tio, cxar ni ja ankoraux
ne rajtas forlasi la remparon."
La aliaj oficiroj de la garnizono estis iom post iom proksimigxintaj
al la estro kaj al la kapitano; nun ili formis kiel atentaj
auxskultantoj rondon cxirkaux ilin ambaux. Ne estis oftajxo,
rakontigi la maljunulon _Jeronimo_.
"Kion diri pri tio?" komencis la kapitano. "En la nokto de la kvara
gxis la kvina septembro dekkvincent okdekkvin mi haltigis mian
senspiran cxevalon antaux la kastelo Madrida -- mi naskigxis en la
urbo, kaj tamen mi diras al vi, sinjoroj, ke mia koro frapegis,
reauxdante denove la bruon de la rivero _Manzanares_. Mi antaux
nelonge estis revinta pri gxia mugxado suficxe ofte en la milita
hospitalo dum la vundfebro. Kaj la celo atingita, la fiera
sendajxo, kiun mi portis, la atendado de fableca rekompencado, kiun
mi revis, rondpusxis pli vigle la sangon en la vejnoj. Mallumo kaj
tomba silento kusxis sur la kastelo kaj la urbo; la hierauxan tagon,
kiel mi poste auxdis, estis okazinta granda _autodafe, kaj la
logxantaro fordormis la festan konfuzon -- cxio dormis, ecx la regxo
_Don Filipo_. La gardostarantoj levis la partisanajn pintojn kontraux
mia brusto, en la momento, kiam mia senfortigita cxevalo falegis sub
mi sur la pavimon. Mi same kiel mia cxevalo estis senspira kauxze de
la antauxa sovagxa rajdado, sed estis ankoraux suficxe forta por
spiregparoli: 'Leteroj el Flandrujo, leteroj por la regxo! Leteroj de
la princo
|