malstrecxantan la leganton, por
tio precipe "La Nigra Galero" estas ekzemplo ne la plej malbona.
D-ro Fritz Wicke
Noto: Cxiuj ne-esperantaj vortoj kaj ne-esperantigitaj nomoj estas
prese distingitaj per kursivaj literoj.
I.
Sur la remparoj de la fortikajxeto _Liefkenhoek_.
Estis malhela, ventega nokto en la unuaj tagoj de novembro dum la
jaro 1599, kiam la hispana gardostaranto en la fortikajxeto
_Liefkenhoek_, sur la flandra bordo de la rivero Skeldo, alarmis, la
tamburo vekis la dormantan garnizonon, kaj cxiu -- estro kiel soldato
-- prenis sian ofican lokon sur la remparoj.
La rivero Skeldo altondumis, kaj ofte gxi jxetis la sxauxmerojn trans
la sxirmmurojn, en la vizagxojn de la frostetantaj sudlandanoj. Akre
fajfis la vento de la direkto nordorienta, de la "provincoj", kaj la
hispanoj jam delonge sciis, ke de tiu direkto nur malofte venas io
bona por ili.
Ankaux en la fortikajxeto _Lillo_, sur la brabanta bordo de la
rivero, rulis la sonoj de tamburo, auxdigxis korneto; klare oni
auxdis tra la venta bruego, tra la akvo mugxanta malproksiman
kanontondron, kiu povis deveni nur de iu sxipbatalo sur la
"_Westerskeldo_".
La "Geuxzoj de l'akvo" ludis la kutiman ludon.
Kiom cxagrenis tiun cxi amfibian genton la ventego kaj la malhelo?
Cxu ventego kaj nokto ne estis gxiaj plej bonaj kunbatalantoj? Kiam
iu akvogeuxzo timis la ventegan maron kaj la malhelon, havante okazon
ruztrompi la malamikegojn, ekstermi la dezertigantojn kaj
premegantojn de la patrujo, batale reakirita de la ondegoj?
Sed terure estis la milito degenerinta.
Tridekdu jarojn jam nun dauxris tiu abomena pusxado tien kaj tien
cxi de la batalantaj partioj, kaj gxis nun fino ne estis videbla. La
semo de la drakaj dentoj ricxege estis gxerminta; feraj viroj estis
kreskintaj el la sangosterkita tero, kaj ecx la virinoj forgesis
humanecon kaj dolcxecon. Ekzistis juna generacio, kiu pacon ne
sopiris, jam pro tio, cxar gxi tute ne konis gxin.
Sed la milito, certe terura sur la tero, estis ankoraux pli timinda
sur la maro. Sur la tero estis ankoraux eble intersxangxi aux
reacxeti kaptitojn; -- urboj, urbetoj kaj vilagxoj povis sin savi per
monpago kontraux brulado kaj rabado; sur la maro jam longe ekzistis
nek pardono nek reacxeto. Kiel kompatago estis rigardate, glavmortigi
senprokraste la reciprokajn kaptitojn aux pendigi ilin al la velaj
stangoj kaj ne malrapide mortturmentegi ilin plej kruele, ne krucumi
ilin sur la ferdeko
|