n
de Rauxmo, sed nun mi rimarkis, ke ne nur ekzistas la teksto de
la manifesto, sed ankaux io, kio nomigxas 'rauxmismo' kaj havas
entuziasmajn subtenantojn kaj konvinkitajn kontrauxulojn. Io
sxangxigxis en miaj verdaj okulvitroj: mi ne plu sentis min kiel
'rauxmiston', kion ajn tio signifas" (LINDSTEDT, p. 329).
Oni atentu la adjektivon _iaspeca_ en la vortoj de De' Giorgi.
Gxi paralelas sindifinojn kiel '_iaspeca_ ekologiisto',
'_iaspeca_ feministo' aux '_iaspeca_ pacisto'. La adjektivo fakte
signifas _alispeca_, kaj implicas la ekziston de du ismoj, unu
ortodoksa [1] (cxi-kaze la rauxmismo de LF), alia heterodoksa (la
rauxmismo iaspeca). Similan ideon skizas Nikolao Gudskov: "Do,
'rauxmismo' laux la spirito estas cxefa vivkoncepto por la
esperantistaro almenaux de la hodlera epoko, almenaux implicite,
kaj en 1980 la banala ideo estis nur iom pli klare kaj malkasxe
vortumita" (GUDSKOV, p. 12).
Lindstedt eksplicite detiras sin de la ortodoksa varianto, dum
Vaha konceptas rauxmismon kiel tuton pli vastan. Claude Piron
esprimas sin pli detale: "Pri multo en la spirito de la Rauxma
Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, aux, eble pli
gxuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la auxtoroj, rilatas
nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi
samopinias" (PIRON 1994, p. 8). Bela konfuzo, cxu ne? Kiom da
kapoj, kaj kiom da punktoj, tiom da rauxmismoj! Nu, en tiu cxi
eseo mi pritraktos nur la rauxmismon ortodoksan (mi ne tempas nek
paciencus tralegi kaj analizi tiom da materialo). Laux mia tezo,
gxiaj nunaj defendantoj transsubstancigis la kvin punktojn en
ordonojn aux dogmojn kaj la manifeston mem en dekalogon. Por fari
klaran distingon disde cxio alia kaj por uzi precizan terminon,
en la cxi-sekva teksto mi nomas gxin _foirismo_, laux la nomo de
l' kooperativo kaj la revuo.
Kio estas foirismo? Ni legu unue, kiel gxin difinas foiristoj
mem: "Ni sekvas la Rauxman vojon, kiu kondukas al la atento pri
la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio
(prefere ol varti iun teorian internaciecon laux UN-skemoj) kaj
paralele gvidas al la valorigo de la kulturo (literatura, muzika,
bilda) kies radikoj cxerpas el la konstato ke esperantisteco
rolas kvazaux la aparteno al mem-elektita diaspora lingva
minoritato" (SILFER 1994, p. 212). Samartikole Silfer aldonas, ke
"Esperanto ne estas internacia helplingvo, sed transnacia
kulturlingvo. Tio fakte estas la kvintesenco de rauxmismo rilate
|