li citas enteman zamenhofan
tekston (el letero al Kofman je 1901.05.28), pri kiu li
konkludas, ke "cxi tie Zamenhof evidente kaj komplete malpravas"
(LINDSTEDT [1], p. 178). Sceno 2: sur la sama pagxo la revuo
aperigas kadritan replikon fare de 'Francois Degoul,
zamenhofologo' (tiel!), laux kiu "la citajxo de kolego Lindstedt
[. . .] estas tro malkompleta", cxar "Zamenhof evidente ne celis
kvantan sed kvalitan komparon"; la kadro re-citas el la sama
teksto, sed pli amplekse. Akto 2, sceno 1: LF aperigas en posta
numero la duan artikolon pri denaskismo (LINDSTEDT [2], p.
327-329). Sceno 2: samnumere gxin sekvas letero de la auxtoro al
Ljubomir Trifoncxovski, cxefredaktoro de LF, en kiu li eksplicite
kaj kun substreko "_malpermesas_ aperigi la duan parton" (t.e.
tiun presitan sur la tuj antauxaj pagxoj kontraux la deziro de la
auxtoro) kaj "tute _cxesigas_ [sian] kunlaboron kun [la] revuo"
(LINDSTEDT [3], p. 330). Sceno 3: sur la dekstra margxeno de p.
331, graslitera noto informas, ke "la apudan leteron prof.
Lindstedt dissendis samtempe per elektronika posxto al multaj
adresoj, sen ajna averto al la redakcio de LF, kaj kun dua parto
tendence modifita". Sceno 4: sur la suba dekstra angulo de p. 330
LF presas leteron de Silfer, (ankorauxa) prezidanto de LF-koop,
al Lindstedt, kiu finigxas jene: "Konklude: via reago estas
maljusta en la tono kaj malprava en la enhavo". Akto 3 (aux
Epilogo): sur p. 334 de la sama numero, en _Novjara salutmesagxo_
(_de baldauxa prezidinto_), Silfer dedicxas duonon de la adiauxo,
post dek unu jaroj da gvidado de LF-koop, al kvin personoj, kiuj
"reale seniluziigis [lin] dum cxi tiuj dek unu jaroj" (SILFER
1997 [1]); li asertas, ke "en almenaux tri, se ne kvar kazoj,
[li] kunkulpis eraron pri supertakso de la koncernataj". Kvankam
li aludas cxiujn kvin per nomoj mitologiaj, Lindstedt
identigeblas senprobleme. Indas reprodukti la finon de cxi
salutmesagxo: "La dua estas mia malnova amiko Polukso. Mia fido
en li transpontis pli ol unu krizon lian, ligitan interalie al la
nombro du: dunumera redaktoro, dujara cxefredaktoro, dufoja
felietonisto . . . Tiel ke fine mi deduktis, ke liaj krizoj estas
periodaj, gxis la lasta, definitiva. Sed LF-koop ne rajtas
forgesi kion pozitivan li faris. Kaj, same kiel la aliaj kvar,
Polukso restas en la historio de LF-koop kiel protagonisto. Ili
cxiuj meritas sian rozon, ecx se vento (ankaux ne facila . . .)
forblovis la petalojn kaj nur dornoj restas." Kurteno.
|