o_. _Komuna_. Diable! Cxe
nura auxdo de ambaux vortoj mi ektremas. Ne pro nenio. Komparu
kun la galimatia diro de Jose Antonio Primo de Rivera, fondinto
en 1933 de falangismo, hispana versio de fasxismo, ke Hispanujo
estas "destin-unuajxo en lo universala" (_una unidad de destino
en lo universal_). Pli bele sonas la frazo de la filozofo Jose
Ortega y Gasset, ke patrujo estas "alloga projekto por kunvivo"
(_un proyecto sugestivo de vida en comun_), sed kiel realigi gxin
por komunumo senteritoria, krom se Unuigxintaj Nacioj disponigus
al la mondaj esperantistoj terpeceton sur kiu ekkonstrui proprajn
landon kaj sxtaton? Cxu tion celas la esprimo "survoje al pli
alta sxtupo: tiu de (grandparte difinota) civito" (kvina tezo)?
La civito kiel antauxsxtupo de la esperanta geto [*]? Ne, klare
ne. Tial Giorgio kaj Perla elektis redakton pli proksiman al
Primo, ol al Ortega. Cxar temas pri plano vole kaj dole
nerealigebla, hximera.
Refoje ni staras antaux la gxemeleco de religio kaj naciismo: "Al
_lanta_ amaso respondas _fora_ celo. Oni obstine avancas ale al
nemovebla celo, kaj dumvoje oni devas resti kunaj. La vojo
longas, plenas je nekonataj obstakloj kaj je dangxeroj cxie
minacaj. [. . .] Trian formon prezentas la amasoj, kiujn
koncernas celo nevidebla kaj neatingebla cxi-vive. [. . .] La
grandaj religioj sukcesis majstri cxi procezon proksimigxi lante
al la celo. [. . .] La transmondon, male, kun siaj beatuloj, ne
povas trafi tiaj katastrofoj. Gxi vivas nur el la kredo, kaj nur
en la kredo eblas atingi gxin. La lanta amaso de kristismo
ekdisfalis, kiam la kredo je transmondo komencis diserigxi"
(CANETTI, p. 34-36).
Por ke la _amaseto_ de rauxmistoj ne disfalu, nepras eduki ilin,
kiel asertas la kvina tezo: "Tiuj renkontoj estas esencaj por la
vivo de nia civito, se ili donas la sxancon reciproke edukigxi
kaj integrigxi". Cxar temos pri civito sen urbo, sen fizika
ekzisto, alivorte pri virtuala civito, necesas dorloti gxiajn
konkretigxojn: "Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas
apartan signifon kaj specifan mision". Releginte cxi frazon mi
min demandas, cxu gxi aplikeblas ankaux al la Centra Oficejo de
UEA, aux al kulturejoj netentaklumitaj, nesilferumitaj. Kion
signifas en gxi la adjektivoj 'aparta' kaj 'specifa'? Fine, la
vorto 'misio' perfekte kompletigas la pli fruan 'destino'. Temas
pri la liturgio de l' foiro. Kaj la kvintezon oni devas
mantri . . .
Cxio cxi sonas absurde al normalaj homoj, sed ne al ili.
|