to,
ne ia kreuta _Idiot Neutral_.
Cxar mi ne volas restigi dubajn punktojn sur la vojo, oni permesu
al mi parentezan precizigon pri la kovrilo de l' satira novelo
_La Majstro kaj Martinelli_: ornamas gxin al-tema, temotrafa
("pertinenta") karikaturo de Giancarlo Mangini, aperinta sen ajna
indiko pri kopi-rajto sur brosxureto de Kataluna Esperanto-Asocio
pri la foirumitaj (en la ekzekuta senco de _um_) Internaciaj
Floraj Ludoj, kaj de tie eltondita por la unua privata eldoneto,
kiun siavice reproduktis _Iltis_ fine de la sama jaro 1993. Se
tiel li lezis kopi-rajton, Haupenthal devintus informigxi pli
bone antaux ol simple represi.
Pasintjare mi legis en la reto, ke Haupenthal akuzis cxe
tribunalo Germanan E-Asocion pro malrespekto de kopi-rajto. Mi
forgesis la detalojn de alia kazo, sed en 1993 aux 1994 li same
akuzis la paderborne sxulcisman revuon _Speciala Cirkulero_ pro
nerajtigita represo en la n-ro 62 de recenzo mia (_Pacienco
necesas, tamen ne indas_), jam publikigita pli frue en la n-ro
1992/3 de _Iltis-Forumo_. Li petis de mi leteron konfirmantan, ke
la recenzon mi verkis por _Iltis-Forumo_, kaj ke _Speciala
Cirkulero_ reproduktis gxin sen mia permeso. Mi sciis, ke li uzos
cxi leteron por postuli monkompenson. Sed, aliflanke, li petis de
mi nur "diri la veron". Nu, mi ne sciis diri "ne". Kiel mi
povintus nei ion tiel simplan al "mia eldonisto"? Nura neo
estigus tujan konflikton. Mi do komplezis lin per la petita
letero, ne imagante, ke la konflikto inter ni neeviteble okazos
iam poste.
Eble tial, ke ne cxiam mi protestis pri cxio protestinda aux
protestenda, mi ankaux neniam kapis la (cetere idiotan) "ideon"
postuli de Auld, Fernandez aux Minnaja, ke ili cxesigu sian
kunlaboron kun LF, aux de Neves, ke li same faru rilate al la
eldonejo _Iltis_, des pli ke, dum ne estigxis persona konflikto,
oni povas senrimorse plu agi, kiel se nenio okazintus. Nu, kiam
en 1985 Haupenthal publikigis recenzon de Fernando de Diego
kontraux _Montara vilagxo_ (traduko de anglalingva romano de Chun
Chan Yeh) sub la titolo _La degenero de William Auld_, mi
trafigxis de miro, honto kaj indigno -- kaj silentis. Katenis min
du amikecoj: al Auld, la poetofrato kiun mi dufoje vizitis en
Dolaro kaj kun kiu mi delonge tenas korespondan rilaton, kaj al
De Diego, modelo lingva kaj stila, senlaca stimulanto de mia
beletra kariero. Antaux ne longe mi legis la tiaman recenzon kaj
gxian dauxrigon de 1987, sed tial, ke mi nek legis la ro
|