ri si mem dum tuta horo, ne
rimarkante, kiel stranga tio aperas al la cxirkauxuloj.
Kial personecoj tiel strukturitaj iom oftas en Esperantujo, estas
malfacile diri. Eble cxar estas medio suficxe malvasta por ke
estu relative facile eminenti (mi publikigis en esperanto
romanojn, kiujn mi neniam povus publikigi en lingvo kun vasta
verkistaro, kaj sekve kun forta konkurenco). Eble ankaux cxar
estas tiom da homoj, kiuj malbone regas la lingvon, ke iu, kiu
bonege regas gxin, facile trovas kontrauxulojn nekapablajn
defendi sin.
Mi suspektas, ke tiaj homoj havas en si fortan agresemon, sed ne
sentas sin fizike aux psike suficxe sekuraj por rekte ataki. Por
antauxgardi sin kontraux eventuala atako, ili havas ridetan,
afablan sintenon. Ili provas eviti la dangxeron de alfrontado per
cxarmo al la amaso kaj bato al la unuopulo. Al psikologo ili
donas la impreson, ke ili kompensas ion neelporteble vakuan, aux
negativan, funde de si. Kvazaux ilia tuta energio estus dedicxita
al la celo "mi ne vidu, ke mi valoras nenion", al iu bezono pruvi
sin pli alta ol la aliaj.
La strukturigxo de tia personeco versxajne komencigxis en la
infaneco, kiam la intelekto kapablas rezoni nur per du terminoj:
'cxio / nenio', 'unua / lasta'. Por tia pensosistemo [***], la
sola maniero ne esti lastulo (t.e. iu forjxetinda, mokinda),
estas eminenti. Kaj por atingi la supron, kaj pri tio ne dubi,
estas utile malaltigi kiel eble plej multe da aliuloj. Cxiu
kritiko al iu alia do fortigas la senton pri praveco kaj
supereco, kaj krome gxi iom kontentigas la agreseman bezonon
vengxi sin kontraux homaro, kiu malhelpis onin gxui dekomence
senton pri plena sekureco. Sed eble cxio cxi estas nur la frukto
de senbaza cerbumado. Fakte mi neniam havis okazon vere kontroli
miajn hipotezojn, cxar miaj rilatoj kun tiaj homoj neniam atingis
la gradon de konfidenceco, sen kiu oni ne vere konas la alian.
[***] NOTO:
Eble la parto pri la infaneca dutermina pensado ne estas suficxe
disvolvita. Tial mi aldonas pliklarigon. Gxis la agxo de
proksimume ses jaroj, la intelekto de infano ne povas funkcii
uzante pli ol du terminojn. Tiu manko bedauxrinde relative ofte
plu retrovigxas en plenkreskuloj, en kampoj, kie la intelekta
funkciado ne povis vere maturigxi (kaj nia socio, inkluzive de la
lerneja instruado, ne ebligas al gxi maturigxi en kampoj kiel
politiko, metafiziko, emocia kaj senta vivo, homaj rilatoj, ktp.
La fakto, ke tiom da homoj komprenas, ke esperanto c
|